Ralo de Insulo Wake

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ralo de Insulo Wake
Ralo de Insulo Wake (Hypotaenidia wakensis)
Ralo de Insulo Wake (Hypotaenidia wakensis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Hypotaenidia
Reichenbach, 1853
Specio: Ralo de Insulo Wake (Hypotaenidia wakensis)
Rothschild, 1903
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ralo de Insulo Wake (Hypotaenidia wakensis, konata ankaŭ kiel Vejkinsula ralo) estis specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estis malgranda, neflugkapabla, surterema birdo endemia de Vejkinsulo. Ĝi estis la nura indiĝena terbirdo en la Pacifika atolo Wake. Ĝi troviĝis en la insuloj Wake, Wilkes, kaj Peale, kiuj estas apartaj el la aliaj pere de markoleto de ĉirkaŭ 100 metroj. Ĝi estis ĉasita ĝis la formorto dum la Dua Mondmilito.

La plenkreska birdo havis longon de 22 cm. La enverguro estis inter 8,5 kaj 10 cm. La longo de la vosto estis 4.5 cm. La beko estis inter 2,5 kaj 2,9 cm kaj la longo de la tarso estis 3,3 ĝis 3,7 cm. Ĝi estis proksime rilatita al la Filipina ralo (Hypotaenidia philippensis), kiu kapablas flugi. Genetika indico indikas ke inter Gallirallus specioj ĝi estas plej proksime rilata al la Roviana ralo kaj al la Filipina ralo mem.[1] Ĝia aspekto estis malhele grizecbruna sur la supraj partoj same kiel sur la krono, la areoj inter okuloj kaj beko kaj la vangoj. Ĝi ankaŭ estis karakterizita per cindrobrunaj subaj partoj kun okulfrapaj mallarĝaj blankaj strioj sur la ventro, la brusto, kaj la flankoj. La supra gorĝo kaj la mentono estis blankecaj. Griza superokula estis de la mentono super la supro de la okuloj ĝis la beko. La beko, kruroj kaj piedoj havis brunan nuancon.

La Ralo de Insulo Wake estas klasifikita kiel formortinta. Ĝia nekapablo flugi kaj la geografia izoliteco de la insulo, kombinita kun la scivolemo de la birdo kaj manko de timo al homoj, igis ĝin facila viktimo de troĉasado. Estas nun konata ke la formortoga okazaĵo rezultis specife inter 1942 kaj 1945. Tio estis rekta sekvo de la ĉeesto de miloj da malsatantaj japanaj soldatoj blokitaj sur la insulo post kiam usona blokado de la insulo okazis kiel kosekvenco de la japana invado kaj okupacio de Vejk-insulo en decembro 1941, krome kombinita kun la neevitebla vivejo-detruo rezultiĝanta el armeaj bataloj kaj ampleksa aerbombardado fare de japanoj kaj de usonanoj dum la Mondmilito.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]