Ralph Stanley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ralph Edmund Stanley |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1927 en McClure |
Morto | 23-an de junio 2016 (89-jaraĝa) en Coeburn |
Mortokialo | Haŭta kancero |
Tombo | Hills of Home Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Lincoln Memorial University (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Carter Stanley (en) |
Edz(in)o | Peggy Stanley (en) Jimmi Stanley (en) |
Infano | Ralph Stanley II (en) ( ) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro banĝisto muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ralphstanley.net/ |
Ralph Edmund STANLEY, kutime konata kiel "Dr. Ralph Stanley" (naskita la 25-an de februaro 1927 en Big Spraddle (Virginio) Usono - mortinta la 23-an de junio 2016 en Coeburn (Virginio) Usono) estis usona blugresisto. Kun sia frato Carter (m. 1966) li formis la duopon "Stanley Brothers", kiu popularigis kaj riĉigis la novan ĝenron "Blugreso" en la 1940aj kaj 1950aj jaroj. Ilia versio de la kanto "Molly and Tenbrooks", eldonita en 1948, laŭ iuj muzikhistoriistoj kreis la ĝenron, ĉar ili estis la dua grupo (post Bill Monroe kaj liaj "Blue Grass Boys") publikiginta kantojn en tiu stilo. Iliaj subtenantaj instrumentaj muzikistoj nomiĝis la "Clinch Mountain Boys", kaj post la morto de Carter en 1966 pro sekvoj de troa drinkado, Ralph daŭrigis tiun nomon kiam li solkantis dum la postaj jardekoj (poste ankaŭ aliaj kantistoj, inkluzive de lia filo, ĉefkantis kadre de la grupo). En 2002 li ricevis premion Grammy pro sia registraĵo de la apalaĉa morna kanto O Death en la filmo O Brother, Where Art Thou? (2000).
Bazita sur la angla Vikipedio.