Ram Mandir

Ram Mandir
hindua preĝejo [+]

Vikimedia Komunejo:  Ram Mandir, Ayodhya [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ram Mandir (hindie राम मंदिर, signifante 'Templo de Ramo') estas hinduisma templo situanta ĉe la sankta pilgrimloko de Ram Janmabhoomi en Ajodjo, Utar-Pradeŝo, Barato [1][2]. Multaj hinduoj kredas ke la ejo estas la naskiĝloko de Ramo, kiun ili adoras kiel la sepa Avataro (enkarniĝo) de Viŝnuo [3][4][5] . La konstruado de la templo estos aranĝita fare de Ŝri Ram Janmabhoomi Teerth Kshetra. La templo estis dezajnita fare de la Sompura familio de Guĝarato.

En 1528, la Mogoala Sultanlando konstruis moskeon en la loko, la Babri Moskeo. Kverelo pri la laŭleĝa uzo de la ejo rezultigis grupon de hinduaj manifestacianoj kontraŭleĝe detruantaj la moskeon en 1992. La idoloj de Ramo kaj Sito estis metitaj en la moskeon en 1949, antaŭ ol ĝi estis atakita kaj disfaligita en 1992. Kadre de verdikto de la Supera Kortumo de Barato (2019), ĝi ordonis ke la templo estu konstruita sur la loko.  La tribunalo nomis la raporton de la Archaeological Survey of India (ASI) indico montranta la ekziston de strukturo sub la Babri Moskeo, kiu estis trovita esti ne-islama.

La 5-an de aŭgusto 2020, la Bhumi Pujan (inaŭgura ceremonio) de la konstruado de Ram Mandir estis prezidita de Narendra Modi, la Ĉefministro de Barato.

La templo estis inaŭgurita  la 22-an de januaro 2024 post prana pratishtha, konsekra ceremonio [2].​ En la unua tago da ĝia malfermo, post la konsekro, la templo ricevis pli ol duonmiliono da vizitantoj [6],​ kaj post monato, la meza nombro da vizitantoj estis raportita esti "1 ĝis 1,5 lakhoj ". (100,000 ĝis 150,000) ĉiutage." [7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Why India's New Ram Temple Is So Important (en-US) (22 January 2024). Arkivita el la originalo je 6 February 2024. Alirita 29 February 2024.
  2. 2,0 2,1 Ayodhya Ram Mandir: India PM Modi inaugurates Hindu temple on razed Babri mosque site (en-UK). BBC News (22 January 2024). Arkivita el la originalo je 22 January 2024. Alirita 29 February 2024.
  3. BBC (16 October 2019). Arkivita el la originalo je 7 September 2023. Alirita 8 September 2023.
  4. . Land levelling for Ayodhya Ram temple soon, says mandir trust after video conference (7 May 2020). Arkivita el la originalo je 8 March 2021. Alirita 8 May 2020.
  5. India's Modi leads consecration of Ram temple in Ayodhya (en-US) (22 January 2024). Alirita 1 March 2024. “"Indian Prime Minister Narendra Modi led the consecration on Monday of a grand temple to the Hindu god Lord Ram on a site believed to be his birthplace"”.
  6. "Five lakh visitors and counting On Day 1 after Ayodhya Ram Temple inauguration", The Indian Express, 24 January 2024.
  7. "Visiting Ram Temple in Ayodhya - the guidelines - no mobile phones", The Indian Express, 13 March 2024.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]