Ramagundam

Ramagundam
urbo en Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 505208
Demografio
Loĝantaro 242 979  (2011) [+]
Loĝdenso 2 588 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 48′ N, 79° 27′ O (mapo)18.879.45Koordinatoj: 18° 48′ N, 79° 27′ O (mapo) [+]
Alto 179 m [+]
Areo 93,87 km² (9 387 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ramagundam (Telangano)
Ramagundam (Telangano)
DEC
Situo de Ramagundam
Ramagundam (Barato)
Ramagundam (Barato)
DEC
Situo de Ramagundam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ramagundam [+]
vdr

Ramagundam (telugue రామగుండం) estas urbego en meza Barato, en subŝtato Telangano, en distrikto Peddapalli. La loknomo estas kombinaĵo de du vortoj: Ramo estas hindua dio, Gundam signifas "akvofontoj".

Vojkruciĝo en Ramagundam

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ramagundam situas sur montetaro laŭ rivero en alteco de 179 metrojn de la marnivelo. Karimnagar troviĝas 46, Varangal 91, Siddipet 96, Ĉandrapur 134, Adilabad 139, Nizamabad 140, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 186, Ĝagdalpur 275, Mumbajo 696, Kolkato 1021, tutlanda ĉefurbo Delhio 1120 kilometrojn (aere) [1]

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Ramagundam havis populacion de 229 644, kun la aglomeraĵo 242 979. La legopovo estas 69% (laŭ germana Vikipedio 75%).

Ramagundam estis parto de la ŝtato de Hajderabado, kiu estis kreita en 1726. En 1948 Hajderabado estis integrigita en la jam sendependa Barato. En 1956 subŝtato Andra-Pradeŝo, en 2014 Telangano estis kreita. La nova distrikto Peddapalli naskiĝis en 2016.

Termika centralo
Stacidomo

Ramagundam situas ĉe karbominejoj, ne mirinde la urbego havas grandan termikan centralon, al kiu industriaĵoj ligiĝas. Tamen granda parto de la loĝantaro vivas rekte aŭ nerekte de agrikulturo.

La telugua estas la plej grava lingvo kun oficiala statuso en Ramagundam.

En Ramagundam vivas precipe hinduoj (89%) kaj muslimoj (10%).

Ramagundam situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 1129 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-34 °C.

Ramagundam havas trairantan fervojan linion kun aparta fervoja ponto kaj plurajn forirantajn vojojn kun sola ponto. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
  • WikiTrans