Ramón Pérez de Ayala | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ramón Pérez de Ayala | |||||
Naskonomo | Ramón Pérez de Ayala y Fernández | ||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1880 en Oviedo | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 1962 (81-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | Almudena Cemetery vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oviedo • Colegio de la Inmaculada vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • kolumnisto • diplomato • poeto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ramón PÉREZ DE AYALA y Fernández (Oviedo, 9a de aŭgusto 1880 - Madrido, 5a de aŭgusto 1962)[1] estis hispana verkisto, ĵurnalisto, politikisto kaj ambasadoro.
Lia patro estis komercisto kiu june loĝis en Kubo. Estante infano, Ramón perdis sian patrinon, ĉu Carmen Fernández Viña aŭ Luisa Fernández del Portal. Ramón ĉiam bedaŭries tion, suferante solecon kaj derivitan amomankon; krome li pasigis plej grandan parton de sia juneco en internulejoj de Jezuitoj, San Zoilo en Carrión de los Condes kaj Inmaculada en Gijón. Tiel li akiris grandan sciaron humanisman, grandparte el nura instruisto kun kiu li simpatiis, nome la saĝulo Julio Cejador y Frauca, kiu finfine foriris el la ordeno. La kontraŭklerikalismo inspirita ĉe jezuita lernejo aperas en sia membiografia romano A.M.D.G., kies titolo aludas al la frazfrapo Ad maiorem Dei gloriam (por pleja gloro de Dio), propra de Jezuitoj.
Li studis juron en Oviedo protektita de Leopoldo Alas "Clarín". Tie li kontaktis kun pensuloj de krausismo, inter kiuj Rafael Altamira, Adolfo Posada kaj aliaj. Li povis disponi de la elstara biblioteko de la markizo de Valero de Urría. En tiu epoko li havis longan hararon, vestis veŝton kaj monoklon kiel dando kaj fanfaronis per personeco voltera kaj liberala. Same altiris lin la regeneracionismo de liaj tutoroj kiom la estetika dekadencismo de la antaŭmilita Eŭropo. Li malsatis la konservismon burĝan de la urbon Oviedo, kiu en lia verko aperas laŭ la nomo «Pilares». Aliaj nomoj kovras en lia verkaro realajn lokojn kaj rolulojn: nome «Noreña» estas Cenciella; «Novillo» estas la prezidanto de la provinca registaro Corbera en Belarmino y Apolonio kaj «Pía Octava Cioretti» en La pata de la raposa estas Natalia Perotti, vidvino de Martín Escalera.
La ovedano Pedro González Blanco kontaktigis lin kun modernistoj de Madrido: nome Jacinto Benavente, Francisco Villaespesa, Mariano Miguel de Val, Gregorio Martínez Sierra, Juan Ramón Jiménez, Ramón María del Valle-Inclán kaj José Martínez Ruiz «Azorín». En 1902 El Progreso de Asturias publikigis laŭkajere lian unuan romanon, nome Trece dioses (Dek tri dioj), nome fragmentoj de la memoroj de Florencio Flórez, laŭ dekadencismo de Valle-Inclán en Sonatas. En 1903 li fondis kun la geedzoj Martínez Sierra, nome Gregorio Martínez Sierra kaj María Lejárraga, Helios. Revista del Modernismo. El 1904 li ekkunlaboris en El Imparcial kaj ABC, kaj foriris al Londono en 1907 fuĝante de la provinceca skandalo okazinta pro la publikigo de lia romano Tinieblas en las cumbres (Tenebroj en la montopintoj), komencita du jarojn antaŭe kun alia titolo, nome Eclipse de sol (Suneklipso); en Londono li vivtenis sin helpita de sia patro kaj per ĵurnalismaj kunlaboroj. En 1908 li ekciis pri la ruino kaj memmortigo de sia patro.
Li veturis tra Francio, Italio, Anglio, Germanio kaj Usono, kaj estis milit-ĵurnalisto en 1914 por La Prensa de Bonaero. De tiu sperto ĉe la batalkampoj aperis lia verko Hermann encadenado (Katenita H., 1917). En 1927 li ricevis la Nacian Premion de Literaturo. En 1928 li estis elektita membro de la Real Academia Española.[2] En 1931, kun José Ortega y Gasset kaj Gregorio Marañón, li subskribis la manifeston «Al servicio de la República» (Je la servo de la respubliko), manifesto kontraŭmonarkia kiu ludis gravan rolon en la publika opinio kaj havigis al la triopo la kromnomon de «spiritaj patroj de la Respubliko». La Registaro de la Respubliko nomumis lin direktoro de la Muzeo Prado kaj en 1932, ambasadoro en Londono. Malkontenta kun la kvazaŭrevolucia politiko de la Popola Fronto, demiziis en junio 1936 kaj je la komenco de la Hispana Enlanda Milito li ekziliĝis al Francio. Du filoj liaj aliĝis kiel voluntuloj en la frankisma armeo kaj Ramón mem adoptis sintenon favoran al la frankisma reĝimo. Li vivis poste inter Francio kaj Argentino kaj revenis definitive en Hispanion en la 1950-aj jaroj, dum lia literatura kariero dekadencis kaj vivtenis sin per ĵurnalismo.
Foje oni klasigas la romanojn de RPA en du grupoj: