Rankin Inlet | |||
---|---|---|---|
territorial hamlet of Canada (en) vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 62° 49′ N, 92° 7′ U (mapo)62.811388888889-92.115833333333Koordinatoj: 62° 49′ N, 92° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 28 m [+] | ||
Areo | 20,24 km² (2 024 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rankin Inlet [+] | |||
Rankin Inlet (inuktitute Kangiqliniq [1] inuktituta silabaro: ᑲᖏᕿᓂᖅ [2] aŭ Kangirliniq, ᑲᖏᖅᖠᓂᖅ, signifanta profundan golfeton) estas inuita vilaĝeto sur la Kudlulik Duoninsulo en Nunavuto, Kanado. Ĝi estas la plej granda vilaĝeto kaj dua-plej granda setlejo en Nunavuto, post la teritoria ĉefurbo, Ikaluito.
Ĝi situas ĉe la okcidenta marbordo de Hudsona Golfo, inter Chesterfield Inlet kaj Arviat, kaj estas la regiona centro por la regiono Kivalliq.
Kun proksimume 2,580 loĝantoj (78% el kiuj estas inuitoj) ĝi estas la centro de la Kivalliq regiono. Ĉi tiu urbo estas servata de la Flughaveno Rankin Inlet.
En la referendumo de 1995, Ikaluito venkis Rankin Inlet por fariĝi teritoria ĉefurbo de Nunavuto.