Račice-Pístovice (devene Ratzici) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Ambaŭ vilaĝoj, Račice kaj Pístovice, estas kunigitaj en unu municipon ekde la jaro 1960. Ĝi troviĝas 9 km nordokcidente de urbo Vyškov en valo de rivereto Rakovec sur montarpiedo de Drahana montetaro. Vivas ĉi tie 1 314 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovinka, Drnovice, Ruprechtov, Luleč, Nemojany, Ježkovice, Hostěnice kaj Olšany.
La historio de municipo Račice-Pístovice komenciĝas skribi en la jaro 1227, kiam ni trovas en testamento de Kojata la 4-a Hrabišice la unuan skribmencion pri Račice. En la jaro 1960 okazis unuiĝo de Račice kun Pístovice en unu municipon, portanta la nomon Račice-Pístovice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 291 |
---|
1880 | 1 343 |
---|
1890 | 1 452 |
---|
1900 | 1 369 |
---|
1910 | 1 455 |
---|
1921 | 1 383 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 407 |
---|
1950 | 1 347 |
---|
1961 | 1 399 |
---|
1970 | 1 279 |
---|
1980 | 1 147 |
---|
1991 | 1 000 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 018 |
---|
2014 | 1 146 |
---|
2016 | 1 193 |
---|
2017 | 1 216 |
---|
2018 | 1 237 |
---|
2019 | 1 229 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 238 |
---|
2021 | 1 235 |
---|
2022 | 1 220 |
---|
2023 | 1 239 |
---|
2024 | 1 314 |
---|
- Preĝejo de Anunciacio de Sinjoro – filia preĝejo
- Kastelo Račice – estis konstruita sur loko de eksa burgo en la jaroj 1275–1285. La burgon lasis konstrui Eufemie kaj Svatochňa, bofilinoj de Kojata z Hněvína. La burgo estis en la jaroj 1568–1585 fare de Hanuš Haugvic alikonstruita en renesancan kastelon kaj en la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento fare de barono Mundy empire reguligita. Post la jaro 1945 ĝi servis kiel refreŝigeja centrejo kaj ekde la jaro 1959 havis sidejon en ĝi aparta internejo kaj faka metilernejo.