Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Realp (stacidomo) kaj Realp DFB (stacidomo). |
Realp | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Urio |
Distrikto | En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj |
Koordinatoj | 46° 35′ 56″ N 8° 30′ 12″ O / 46.59889 °N, 8.50333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 56″ N 8° 30′ 12″ O / 46.59889 °N, 8.50333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 153 |
Areo | 77,97 km² |
Alteco | 1538 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6491 |
Komunumkodo | 1212 |
Realp (en Esperanto ankaŭ Realpo) estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 153 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Realp situas ĉe la okcidenta fino de la Urserenvalo oriente de la Furkopasejo. Norde de la vilaĝo fluas la rivero Furko-Reuss, kiu estas unu el la du ĉefaj fontriveroj de Reuss. En nordoriento de la komunumo situas la restaĵoj de la iama Reuss-Glaĉero, nome Tiefen-Glaĉero kaj Sidelen-Glaĉero. La plej alta punkto de la komunumo estas la kulmino de Galenstock sur alteco de 3586 m s.m., kiu situas sur la limo al Kantono Valezo. Realp estas la plej multe de lavangoj minacata vilaĝo de Svislando.
La komunumo Realp limas en nordo al Göschenen, en oriento al Hospental, en sudoriento al Airolo (TI), en sudo al Bedretto (TI), kaj en okcidento al Oberwald (VS).
En Realpo troviĝas la orienta portalo de la Furkotunelo de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo. Ĉe la stacidomo de Realp ekzistas ŝarĝejo por la aŭtotrajnoj al Oberwald en Kantono Valezo. Samtempe en Realp komenciĝas la ramplo al la Furkopasejo, kiu tamen dum vintro estas fermita por la trafiko. Antaŭ la malfermo de la fervojtunelo la fervojo veturis ankaŭ trans la montpasejo. La montpaseja vojo nuntempe estas somere uzata por muzeaj vaportrajnoj.
La unua dokumenta mencio de Realp datiĝas el la jaro 1363 kiel Riealb.[1]
Kiel memstara politika komunumo Realp naskiĝis en la jaro 1888 per disiĝo de la antaŭa komunumo Urseren surbaze de la tiam nova kantona konstitucio.
Per la konstruo de la veturebla Furkopasejovojo en la jaro 1866 la ekonomio de Realp spertis grandan kreskon pro la hoteloj laŭlonge de la pasejvojo.
Dum la 19-a jarcento la plej grava labordonanto en Realp estis la svisa armeo pro la Gotardo-Fortikaĵo. Post ties fermo en la jaro 1985 la loĝantaro duoniĝis de pli ol 300 al la hodiaŭa nombro de 153 homoj.
|