Rebecca Cheptegei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1991 en Kenjo |
Morto | 5-an de septembro 2024 (33-jaraĝa) en Eldoret |
Mortokialo | Sindromo de plurorgana misfunkcio |
Lingvoj | Uganda angla lingvo |
Ŝtataneco | Ugando |
Okupo | |
Okupo | longdistanca kuristo maratonisto |
Rebecca ĈEPTEGEJ (naskita la 22-an de februaro 1991 en Cheminy en Bukwo Distrikto, Ugando - mortis la 5-an de septembro 2024 en Eldoret, Kenjo) estis uganda atleto kiu specialiĝis pri transterena, longdistanca kaj maratona kurado, kaj kiu estis la nacia rekorda posedanto en la lasta disciplino kaj eksa monda ĉampiono en montokurado.
En 2024, ŝi kvalifikis kaj konkurencis por Ugando en la maratono de la virinoj ĉe la Somera Olimpiko en Parizo, kaj atingis la 44an lokon [1][2].
Ŝi festis sian plej grandan sukceson en 2022 kun la mondĉampiona titolo ĉe la Monta Kurada Monda Ĉampionado en Chiang Mai, Tajlando. En 2024 ŝi estis viktimo de virinmortigo : ŝia ekskoramiko ŝprucis ŝin per benzino kaj ekbruligis ŝin, kaj ŝi mortis kelkajn tagojn poste [3][4].