Rebecca Zadig

Rebecca Zadig
en 2008
en 2008
Bazaj informoj
Naskiĝo 27-an de julio 1982 (1982-07-27) (42-jaraĝa)
en la urboparto Limhamn de Malmö, Svedio
Ĝenroj tutmonda muziko, popmuziko
Profesio kantistino kaj kantoverkistino
Aktivaj jaroj 2004-2010
vdr

Rebecca ZADIG (naskita la 27-an de julio 1982 en la urboparto Limhamn de Malmö en Svedio) estas sveda kantistino kaj kantoverkistino, kiu kantiste publike aktivis inter 2004 kaj 2010 (do 21-jara ĝis 28-jara).

Rebecca Zadig estis prezentita en la kanto de la irana-azera-sveda kantisto Araŝ "Temptation" (angle "tentiĝo"). Tiu kanto de 2005 estas pli nova versio de ŝia propra kanto "Temptation" de la sama jaro en kiu ankaŭ kunkantis Araŝ (tiam konata kiel "Alex"). Kantotekstoj de la du kantoj malsamas konsiderinde, kaj la lingvoj kaj kantovoĉoj speguliĝis: dum la kanto de Rebecca estas en la angla kun soloo de Araŝ en la persa, la versio de Araŝ estas persa kanto kun angla refrenkoruso kantata de Rebecca. Ambaŭ versioj tamen estas reludversioj de la kanto Baila Maria de la franca-araba-israela muzikgrupo Alabina (kun ilia kantistino Iŝtar, hebree אישתאר) de 1996.

Rebecca Zadig ankaŭ kantis en la kanto "Bombay Dreams" kun Aneela en 2004 kaj estis prezentita en la kanto "Mitarsam" (svede "engaĝita", ankaŭ titolita "Suddenly", angle "subite") - kiu prezentiĝis en 2008 kiel unuopaĵoj je titolo Mitarsam kaj samjare ankaŭ je la angla titolo en muzikalbumo Donya de Araŝ.

En vivaj prezentoj de Araŝ, ekzemple tiu kiun li faris en "Live in Sopot" en la pola televido, kaj en aliaj, Rebecca Zadig kantis la kanton kun Araŝ, kvankam la registrita versio de la kanto "Araŝ" estas normale kantata fare de la kantistino Helena, kiu ne aperas publike.

Ekde 2010, ŝi precipe laboras en moda dezajno.