Reinosa

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reinosa (stacidomo).
Reinosa
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39200
Retpaĝaro Retejo de urbodomo
Demografio
Loĝantaro 9,919  (2013)
Loĝdenso 2 407,57 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°0′7″N 4°8′16″U  /  43.00194°N, 4.13778°U / 43.00194; -4.13778 (Reinosa) (mapo) Koordinatoj: 43°0′7″N 4°8′16″U  /  43.00194°N, 4.13778°U / 43.00194; -4.13778 (Reinosa) (mapo)
Alto 851 m [+]
Areo 4.12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Reinosa (Kantabrio)
Reinosa (Kantabrio)
DEC
Situo de Reinosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reinosa [+]
vdr

Reinosa estas municipo en la hispana aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝi estas la ĉefurbo de la historia komarko Campoo kaj la plej loĝata urbo en la sudo de Kantabrio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Panoramo de Reinosa el Retortillo, fone neĝo sur montoj trans Alto Campoo. Komenco de Majo, 2022.

La municipo havas tre malgrandan areon kaj ĝi estas tute ĉirkaŭita de la municipo Campoo de Enmedio. Dum longa tempo la aliro al Reinosa estis komplika pro la neceso trairi montpasejon Hoces de Bárcena, kun danĝera kaj kruta vojo-sekcio. En 2008 finiĝis aŭtoŝoseo A-67, kiu nun permesas rapidan kaj konfortan trairon inter Santandero kaj la Norda Altebenaĵo pasante tra Reinosa.

Tra Reinosa fluas la riveroj Ebro kaj Híjar, kaj la meza temperaturo estas tiu plej malalta en Kantabrio.

Kvankam la industrio tre viglis en Reinosa, ĝi ne plu estas tiel grava kaj nuntempe estas procezso de renoviĝo. La ĉefaj entreprenoj estas Siderúrgicas del Norte (SIDENOR) (peza meĥanismoj), Cantarey (generatoroj), Cuétara (biskvitoj), Columbia (disponiganta laboron al handikapitoj), kaj Anchoas y Productos del Cantábrico (manĝaĵoj).

Pantortillas.

Reinosa estas fama pro siaj kukoj, el kiuj elstaras pantortillas kaj kringoj, ambaŭ ronde faritaj el foli-pasto.

En Reinosa elstaras diversaj monumentoj: la baroka Kirko de Sankta Sebastiano, la Konvento de Sankta Francisko kaj la Kapelo de Sankta Roĥo, la urbodomo, la ponto de Karolo la 3-a aŭ la fonto de la Aurora. Plie, estas pluraj interesaj civilaj konstruaĵoj el la jarcentoj de la 16-a al la 20-a, kiel la turoj de Navamuel y Manrique kaj Navamuel y Calderón, kaj la domoj Casa de la Niña de Oro, Casa de Cossío, Casa de la Princesa, Casa de Pano kaj Casa de Boyet.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]