Kostariko havas ekde la 19-a jarcento kulturon de religia toleremo, kiu permesas la evoluon kaj praktikiĝon de diversaj religioj. Ĝia religia diverseco, same kiel la kultura kaj etna, fontas de enmigrado el ĉiuj kontinentoj. 80 religioj estas praktikataj.[2][3][4] Kostariko tamen estas la sola amerika lando kun oficiala religio (katolikakristanismo).
La enketo Latinobarómetro de 2017 konstatis, ke 57% de la kostarikanoj estas katolikoj, 25% protestantoj, 15% senreligiaj kaj 2% alireligiaj (ĉefe budhistoj),[5] dum similajn rezultojn donis la enketo de la Centro pri Politikaj Esploroj kaj Studoj de la Universitato de Kostariko (CIEP-UCR), kiu montris ke 52% estas katolikoj, 21.6% evangeliistoj kaj 17% senreligiaj.[1][6]
La enketo CIEP-UCR de majo 2021 konstatis ke nur 47.5% estas katolikoj, 19.8% novpentekostistoj, 27% senreligiaj (ateistoj, agnostikuloj, kaj diistoj), 1.4% atestantoj de Jehovo, 1.2% "tradiciaj protestantoj," 0.3% mormonoj, kaj 0.1% islamanoj.[1]
En 2023, alia enketo de Corporación Latinobarómetro donis rezultojn tre malsamajn de aliaj enketoj, kun protestanta plejmulto de 56.3%, katolikismo 26.8%, kaj senreligiaj, ateistoj, agnostikuloj 16.9% [7]. La enketoj ĝenerale montras kreskantan transiron el katolikismo en aliajn kategoriojn.
↑ 1,01,11,2Murillo, Alvaro, "Encuesta CIEP-UCR evidencia a una Costa Rica estatista y menos religiosa", Semanario Universidad, 7-a de julio 2021. Kontrolita 8-a de julio de 2021.