Renedo de la Vega | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34126 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 192 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 27′ N, 4° 42′ U (mapo)42.453611111111-4.7027777777778Koordinatoj: 42° 27′ N, 4° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 851 m [+] | ||
Areo | 22,25 km² (2 225 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Renedo de la Vega [+] | |||
Renedo de la Vega [reNEdo delaBEga] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en ties subkomarko Vega-Valdavia.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 191 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 330 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 54 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas la submunicipojn Albalá de la Vega, Renedo de la Vega, municipa ĉefurbo, Moslares de la Vega kaj Santillán de la Vega.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ruinoj de la Monaĥejo de Santa María de la Vega, pilorio kiu estis transformita en kruco (nun en la tombejo) ktp.