René-Antoine Houasse | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1645 en Parizo |
Morto | 27-an de majo 1710 (65-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Nicolas Houasse (en) ![]() ![]() |
Infano | Michel Ange Houasse (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo dekoraciisto ![]() |
Verkoj | Anthony and Cleopatra |
René-Antoine HOUASSE (ĉirkaŭ 1645-1710) estis franca pentristo kaj dekoraciisto, de la epoko de la Baroko, de tendenco kaj akademisma kaj klasikisma.
Lernanto de Charles Le Brun, li laboris sub liua direktorado en la Manufakturo Gobelin (nome la fabriko de murtapiŝoj de Parizo) kaj en la dekoracio de la Palaco de Versajlo.
Ĝi aliĝis al la Académie royale de peinture la 13an de Majo 1672, kaj gradiĝis la 15an de Aprilo 1673. Li estis direktoro de la Franca Akademio en Romo inter 1699 kaj 1704.
La 5an de Februaro 1673 li edziĝis al Marie Le Bé, parencino de sia instruisto Charles Le Brun. Ili havis filon Michel-Ange Houasse, pentristo de ĝenrismajn scenojn, kiu venis al Hispanio al la kortego de Filipo la 5-a.