Repsol (IBEX 35[1]) estas entrepreno hispana pri energio, ĉefe pri merkato de hidrokarbidoj, kun socia sidejo en Madrido, kaj kiu estis fondita en oktobro de 1987.[2] En sia origino ĝi estis kunformita de la grupigo de serio de firmaoj, antaŭe apartenantaj al la Instituto Nacional de Hidrocarburos (INH), kun aktiveco en la esplorado, produktado, transporto kaj rafinado de petrolo kaj gaso. Krome ĝi fabrikas, distribuas kaj komercigas derivaĵojn el nafto, produktojn petrokemiajn kaj likvigitan gasson kaj vendas naturan gason.
Ĝi estis konata kiel Repsol-YPF ekde 1999 ĝis la 3a de majo de 2012, kiam la registaro de Argentina ekspropietigis kaj ŝtatigis la plej parton de ties akcioj ĉe YPF, kiam ĝi eknomiĝis denove Repsol.
Je 31a de decembro de 2007 en miloj de milionoj de € (eŭroj):
Por 2007:
La entreprenoj enhavas tri ĉefajn akciposedantojn: nome la Caixa (13%), Sacyr (10%) kaj Pemex (9,5%). La propra akciaro altiĝas al 10,5%.
Akciposedanto | Voĉrajtoj | Kapitalo | Societo | Procentaĵo | Kontrolo |
---|---|---|---|---|---|
Hispanio La Caixa | 12,831% | 10,581% | Caixabank | 12,831% | 81,516% |
0,007% | |||||
Hispanio BBVA | 3,92% | ||||
Francio BNP Paribas | 3,32% | ||||
Hispanio Sacyr Vallehermoso | 10,010% | 10,010% | Sacyr Vallehermoso Participaciones Mobiliarias, S.L. | 10,010% | 100% |
Meksiko PEMEX | 9,492% | 4,686% | Equity Swap | 4,806% | |
P.M.I. Holdings, B.V. | 4,686% | 100% | |||
Usono BlackRock | 3,070% | 3,070% | Blackrock Investment Management (UK) Ltd. | 3,070% |