Respondisto (germane/angle: Respondent; el la latina formo respondens - ulo respondanta) estas persono kies tasko estas (oficiale) reagadi diversfake.
Ĉi-kampe respondisto estas intervjupartnero aŭ demandito en enketo.[1]. Depende de la demandaro kaj kontekstaro la respondoj povas esti donataj fare de unuopuloj por si mem aŭ fare de unuopuloj por simila grupo (ekz. por ĉiuj loĝdomblokloĝantoj aŭ ĉiuj anoj de organizaĵo kiun oni membras). La esprimo respondista sinteno povus esprimi aŭtomatan reagon sendepende de intencita, antaŭe pripensita reago. Temas pri speco de kondiĉa reflekso.
Dum proceduro respondisto estas persono akuzita (uzo aparte en anglalingvaj ŝtatoj: ekzemple en Usona Senato dum elpostenigo-proceso.
Dum mezepoko kaj moderna epoko respondisto estis persono kiu dum disputo reciprokis je tezo. Al li kontraŭmetitis opoziciisto (opponens) por defendi la kontraŭon.[2] En akademiaj disertaĵoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj respondisto ofte skribis propran juĝon pri la kvalito de la prezentita fakskribaĵo, laŭ komisio de la universitato.[3]
Dum disputokverelaj prilogikaj estis dialogoj inter proponisto (proponens) kaj respondisto tuj reaganta je tio..[4]