Retie | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
municipo en Belgio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Antverpeno | ||
Poŝtkodo | 2470 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 096 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 218 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 16′ N, 5° 5′ O (mapo)51.2666666666675.0833333333333Koordinatoj: 51° 16′ N, 5° 5′ O (mapo) | ||
Areo | 48,46 km² (4 846 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Retie [+] | |||
Retie (nederlande:[RE:ti]) estas municipo en Flandrio, la nederlandlingva norda parto de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 11 096 loĝantojn. La municipo apartenas al la provinco Antverpeno kaj al la distrikto respektive arondismento Turnhout. Tra ĝi fluas la rivero Malgranda Neto.
Laŭ takso[1] la forstsurfaco de la municipo sumiĝis je 1285 ha en la jaro 1900 kaj je 720 ha en 1995. Katastra forstsurfaco de 1099 ha estis notata[2] ĉirkaŭ la jaro 1950.
La plej vasta publika forsto estas la “Prinsenpark” (signifanta “Parko de la Princoj”), okupanta 192 ha en 1995.[3] Tiu provinca propraĵo ĉefe estas mastrumata kiel promenarbaro sed ankaŭ naturprotektcele [4].
La municipa propraĵo “Goorbossen” (signifanta "arbaroj en fluida grundo") kovras 47 ha, kaj estas leĝe aranĝita en 1999 kiel arbarrezervejo.[5] Tiu ĉi ĉirkaŭas naturrezervejon de 10 ha, grandparte konsistantan el la lageto "Goorvijver" (prononcu: [gorvejvr]).[6] Tiu ĉi akvaĵareo estiĝis en la jaroj 1970 pro sabloelfosado por la tiama aranĝo de la apuda aŭtostrado. Ekde la jaro 1855 oni forstumis per arbara pino la terenon, kiu ĝis tiam estis marĉa erikejo. Dum pli da cent jaroj oni restigis ĝin unuspecian ekonomie mastrumatan forston. Nur kelkaj marĉlagetoj eskapis el la ekologia unutoneco. En la forsto oni regule aplikis la trafaligadojn kaj finfaligadojn. Al tiu ĉi sekvis la reforstumado. La plimulto de la arbareroj nun estas je la dua aŭ la tria generacio. Ekde la dua duono de la dudeka jarcento, la lokaj forstistoj ĉiam pli interesiĝis pri la konservado kaj la zorgado de la natura foliarba arbetaĵo. Unu el la marĉlagetoj estis plenigata kiel municipa ŝutejo, poste forstumata je poploj. La nuntempe plej maljunaj pino-arbareroj ( 30 ha ) datumas el la jaroj 1920 – 1940 kaj montras spontane estiĝintan subetaĝon da tigfrukta kverko, penda betulo, lanuga betulo, birdokaptista sorbuso kaj frangolo. Loke troviĝas nigra alno kaj paduso. La herbvegetaĵaro ĉefe konsistas el blua molinio kompletigata kun mirtelo kaj rubusoj.
En Retie troviĝas la fontoj kaj la supra riverparto de la Malgranda Neto, fakte disbranĉiĝanta en pluraj riveretoj. Tiuj ĉi meandrantaj "etaj Netoj" foje estas nomataj "la sep Netoj". Plejofte ili havas tre bonan akvokvaliton, kaj tial grandegan biodiversecon. Ekzemple tie oni trovas rarajn fiŝspeciojn kiel la misgurnon (Misgurnis fossilis), la lampetron (Lampetra planeri) kaj la kobitidon (Cobitis taenia). En Flandrujo la disvastiĝo de la lastnomata specio eĉ estas limigita al la fluejo de la Malgranda Neto. Laŭ la riveretoj oni ankaŭ observas multajn speciojn de libeloj.[7] En la apudeco de la "Goorbossen" oni nombras 31 da ili, eĉ jenajn rarajn speciojn : Calopteryx splendens, Calopteryx virgo, Ceriagrion tenellum, Coenagrion pulchellum, Cordulia aenea, Erythromma najas, Sympecma fusca, Sympetrum depressiusculum, Sympetrum pedemontanum [5].
La municipa parko “Boesdijkhof” (prononcu:[busdejkhof]) [8] ampleksas 4,50 ha, situas en la centro de Retie, kaj estis aranĝita ekde la jaro 1990. Planisme kaj estetike la parko ne nur havigas praktikajn avantaĝojn al la loĝantoj, sed ankaŭ imponecon kaj brilon al la municipo. Krom tio ĝi konstituas la plej gravan ĉeneron el vasta zono de komunaj spacoj en la koro de la vilaĝo.
Apud la preĝejo troviĝas rimarkinda 17-a- aŭ 18-a-jarcenta grandfolia tilio (Tilia platyphyllos), fasonita kaj pritondita kiel etaĝtilio.[9].
|