Retropaŝo[1] estas
Efektive, ĉe la tajpiloj kaj la printiloj de la frua epoko de komputado oni povis per la retropaŝo kunmeti mankantajn signojn, ekz‑e
c BS ^
→ ĉc BS ,
→ çe BS `
→ èe BS "
→ ëo BS /
→ øPer ripeta tajpado de iu signo en unu saman pozicion oni povis ĝin grasigi; kombinante signon kun la substreko (_
) oni ricevis signon substrekitan:
a BS a
→ aa BS _
→ aTamen tiu procedo ne facile funkciis ĉe multaj tiamaj printiloj kaj ekranoj (kvankam linuksaj utilaĵoj troff kaj man sukcese aplikadis ilin); tial nun ĉe la enigaj klavaroj retropaŝo kutime efikas kiel eksiga signo (ĝi forviŝas la signon situantan maldekstre de la kursoro). Tiun viŝan efikon aludas la oblikva forstreka kruceto en la ISO-a piktogramo ⌫ (Unukode U+232B) simbolanta la retropaŝon. (Cetere, similan procedon oni nun realigas per la kombinaj signoj, funkciantaj analogie al la tajpilaj senpaŝaj klavoj.)
En Xterm kaj similaj aplikaĵoj oni povas enigi retropaŝon per la kombino Ctrl+H (kaj la koncerna stirsigno aperanta en signoĉenoj estas kutime surekranigata kiel ^H
). En C kaj similaj programlingvoj oni povas enigi la retropaŝon per \b
, ekz-e:
$ perl -e '{print "Invitu tiun fiul\b\b\b\bsinjoron al la bankedo\n"}'
Invitu tiun sinjoron al la bankedo
$