Revolverheld | |
---|---|
![]() ![]() | |
Fondo | 2002 |
Ĝenro | Rok-muziko Popmuziko |
Oficiala retejo | revolverheld.de |
Muzikistaro | |
Johannes Strate, Kristoffer Hünecke, Niels Grötsch, Jakob Sinn, Chris Rodriguez | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Revolverheld estas germania rok-popmuzika grupo, kantanta germanlingve. La plej konataj kanzonoj estas Spinner ("fantaziulo"), Halt dich an mir fest ("apogiĝu je mi") kaj Ich lass für dich das Licht an ("mi lasas por vi la lumon").
Revolverheld en majo 2014 muzikis en demonstracio por ŝanĝo de energia politiko en Berlino kaj subtenis la alternativajn postulojn de la demonstracio. Okaze de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 ili en la germana televido moke prikantis civitanojn kiuj maltoleras germanajn futbalistojn kun negermana familia deveno. En oktobro 2018 ili kundemonstraciis por fino de subĉielaj minejoj de karbo kaj en julio 2019 ili publike kritikis la nobelinon Gloria von Thurn und Taxis, en kies muzika festivalo ili gaste prezentiĝis: klare ili kritikis la gastigantinon, kiu bagateligis la seksan misuzon de infanoj kadre de la katolika eklezio, kaj alvokis ne savi fuĝintojn venantaj tra la Mediteraneo direkte al Eŭropo.