Rezi | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8373 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 352 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 50′ N, 17° 13′ O (mapo)46.83333333333317.216666666667Koordinatoj: 46° 50′ N, 17° 13′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 29,78 km² (2 978 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Rezi estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely.
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de longa sakovojo. Hévíz kaj Keszthely troviĝas po 8, Tapolca 21, Badacsony 27 km-ojn.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1236. Fortikaĵo sur montopinto konstruiĝis en 1335, kiun la turkoj neniam povis okupi. Ili tamen detruis kelkfoje la vilaĝon, fine la fortikaĵo malkonstruiĝis en 1586. Pesto okazis en 1711. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, 4 vendejoj.