Reĝa Astronomia Societo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo erudicia societo | |||||
Komenco | 1820 vd | ||||
Antaŭe | Spitalfields Mathematical Society vd | ||||
Geografia situo | 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 23″ U (mapo)51.50878-0.1397Koordinatoj: 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 23″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Londono | ||||
| |||||
Agareo | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La (brita) Reĝa Astronomia Societo (angle Royal Astronomical Society, akronime RAS) estas scienca societo kaj neprofitcela organizaĵo kiu antaŭenigas la studon de astronomio, planedoscienco, geofiziko kaj rilataj branĉoj de scienco [1]. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe Burlington House, sur Piccadilly en Londono. La societo havas pli ol 4,000 membrojn, konatajn kiel kunuloj (angle fellows). Plej multaj estas profesiaj esploristoj aŭ plene kvalifikitaj studentoj [1]. Ĉirkaŭ kvarono de la kunuloj de la organizaĵo loĝas ekstere de la UR [1].
En ĝia blazono, la societo prezentas teleskopon de William Herschel, ĝia unua prezidanto, same kiel lian latinan devizon latine QUICQUID NITET NOTANDUM, tradukita "Kio ajn aperas, estu registrita".
La organizaĵo komenciĝis kiel la Astronomia Societo de Londono (1820) por apogi astronomian esploradon (kiu en tiu tempo estis aranĝita fare de amatoraj astronomoj prefere ol profesiuloj). Ĝi iĝis la Reĝa Astronomia Societo en 1831 de reĝo Vilhelmo la 4-a. Virinoj estis allasitaj kiel membroj ekde 1915. Ĝi estas la brita filio de la Internacia Astronomia Unio kaj membro de la Internacia Scienca Konsilio.
Membroj de la RAS estas nomitaj kunuloj kaj povas uzi FRAS kiel sufikson al siaj nomoj (angle postnominals). Membreco estas malfermita al iu ajn pli ol 18-jara, kiu estas konsiderata akceptebla de la Societo. La societo estis fondita dum epoko en kiu ne estis multaj profesiaj astronomoj. Ĝis nun, neniuj formalaj sciencaj kvalifikoj estas postulataj por membreco. Tamen, pli ol 3/4 el la kunuloj estas profesiaj astronomoj kaj geofizikistoj. La Societo estas la profesia komunumo de astronomoj kaj geofizikistoj en Britio kaj kunuloj povas akiri Chartered Scientist statuson per la Societo. La nombro da membroj superis 3 000 por la unua fojo en 2003.
La societo organizas regulajn ĉiumonatajn diskutsesiojn pri astronomio kaj geofiziko, kutime okazigitaj en Londono la duan vendredon de ĉiu monato de septembro ĝis junio. Ĝi ankaŭ sponsoras la UK Nacian Astronomian Renkontiĝon, pli longan renkontiĝon de profesiaj astronomoj okazigitaj ĉiun printempon kaj foje aliajn renkontiĝojn aliloke en la UR.
Kune kun la Geologia Societo de Londono, la societo sponsoras la Britan Geofizikan Unuiĝon.
Unu el la ĉefaj agadoj de la RAS estas eldonado de sciencaj revuoj. Ĝi publikigas ekz. Nuntempe du el la gvidaj esplorĵurnaloj de la mondo: MNRAS en astronomio kaj GJI en geofiziko. Ankaŭ A&G, kiu enhavas superrigardon kaj aliajn artikolojn de ĝenerala intereso en brila formato. La kompleta listo de ĵurnaloj publikigitaj de la RAS (kun la mallongigoj de la bibliografiaj kodoj de NASA ADS [2]):
La societo financas la laboron de kelkaj temaj komunumoj, multaj el kiuj estas interfakaj kaj ko-financitaj kun aliaj organizoj, inkluzive de:
La plej alta premio de la Reĝa Astronomia Societo estas ĝia Ora medalo. Inter la plej famaj gajnintoj estis Albert Einstein en 1926 kaj Stephen Hawking en 1985.
Aliaj premioj inkludas la Eddington Medalon, la Herschel Medalon, la Chapman Medalon, la Prezan Medalon kaj la Jackson-Gwilt Medalon.