La Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido (hispane Real Jardín Botánico de Madrid) estas esplorcentro de la Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj. Fondata la 17-a de oktobro 1755 de la reĝo Fernando la 6-a en la Botanika Ĝardeno Soto de Migas Calientes, Karlo la 3-a ordonis la translokiĝon al ĝia nuna loko en la jaro 1781, ĉe la Avenuo Prado, apud la Muzeo de Naturaj Sciencoj kiu en tiu tempo konstruiĝis (nuna Prado-Muzeo), en Madrido, Hispanio. Ĉi tiu botanika ĝardeno gastigas en tri ŝtupigitaj terasoj, plantojn de Ameriko kaj Pacifiko, krom eŭropaj plantoj.