Reĝa Kordilero | |||
---|---|---|---|
Cordillera Real | |||
montaro | |||
![]() La pintoj de Reĝa Kordilero kiel vidite ekde la bolivia Altiplano | |||
montara sistemo [+] | |||
Ŝtato | Bolivio | ||
Regiono | Altiplano | ||
Parto de | Andoj | ||
Situo | Illimani | ||
- alteco | 6 438 m | ||
- koordinatoj | 16° 39′ S, 67° 47′ U (mapo)-16.653888888889-67.784722222222Koordinatoj: 16° 39′ S, 67° 47′ U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Illimani [+] | ||
Longo | 125 km (77.67 mi) | ||
Larĝo | 20 km (12.43 mi) | ||
Geologia konsisto | granito | ||
Materialo | granito [+] | ||
Horzono | UTC (UTC-5) | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Reĝa Kordilero | |||
![]() |
|||
La Reĝa Kordilero ( hispane : Cordillera Real ) estas montaro en la sudamerika Altiplano ( la Altebenaĵo de Andoj ) de Bolivio. Tiu masivo de faldmontaroj, plejparte konsistanta el granito, estas situanta sudoriente de Lago Titikako, kaj oriente de la bolivia ĉefurbo La-Pazo, mezurante 125 km laŭ longo kaj 20 km laŭ larĝo [1]. Malgraŭ la fakto ke ĝi troviĝas nur 17° al sudo de la ekvatoro, Reĝa Kordilero estas relative dense glaĉere okupata. Tiu estas kaŭzita de ĝia proksimeco al la amazoniaj malaltaĵoj kun la asociitaj humidaj aeramasoj.
Estas ses pintoj pli altaj ol 6 000 m en la montaro kiuj estas, ekde nordo al sudo :
Aliaj rimarkindaj pintoj inkludas Mururaton ( 5 871 m ), Ĉakaltajon ( 5 421 m ), kaj Kondoriri-Masivon. Tiu ĉi estas montarmasivo de 13 pintoj, kiuj ĉiuj superas la 5 000 metrojn, inkluzive de Kapo de Kondoro ( 5 540 m ) kaj Malgranda Alpamajo ( 5 370 m ) [2] . Aliaj pintoj de la Kondoriri-Masivo inkludas Blankan Piramidon ( 5 250 m ) kaj Tariĥo ( 5 320 m ).