Reĝa Societo de Biologio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Royal Society of Biology | |||||
organizaĵo akademia eldonejo ![]() | |||||
Komenco | 2009 vd | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Londono | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Reĝa Societo de Biologio (angle Royal Society of Biology, akronime RSoB) estas scienca societo en Unuiĝinta Reĝlando kun la celo de antaŭenigado de biologia sciaro en akademiularo, industrio, eduko kaj esplorado. La societo estis kreita en 2009 per kunigo de du paralelaj societoj, la Biosciences Federation kaj la Institute of Biology, kaj havas ĉirkaŭ 18 000 membrojn kaj ĉirkaŭ 100 organizaĵojn kunlaborantajn kun ĝi [1].
En 2015, la societo ricevis sian statuson kiel reĝa societo, kaj ŝanĝis ĝian nomon, kiu ĝis tiam estis la "Biologia Societo" al la "Reĝa Biologia Societo" [2].
La societo eldonas sciencan duonmonaton nomitan The Biologist [3]. La revuo komencis esti eldonita en 1953, fare de unu el la societoj el kiuj la societo estis kreita [4].