Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo | |||
---|---|---|---|
Real Fábrica de Tabacos | |||
![]() | |||
publika konstruaĵo (1950–) fabriko (1728–1757) tobacco factory (en) ![]() monumento Royal Manufactory (en) ![]() ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1728 | ||
Lando | Hispanio ![]() | ||
Situo | Sevilo | ||
Situanta sur | Calle San Fernando | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 22′ 50″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)37.380689772318-5.9908328043989Koordinatoj: 37° 22′ 50″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Universitato de Sevilo kaj Seville old town (en) ![]() ![]() | ||
Posedata de | Universitato de Sevilo vd | ||
La Reĝa Tabak-Fabriko de Sevilo (hispane Real Fábrica de Tabacos de Sevilla, Andaluzio, Hispanio) estis la sidejo de la unua fabriko de tabako establita en Eŭropo. Ĝi estas la industria konstruaĵo plej grava en Hispanio el la 18-a jarcento.[1]
Ĝi havas la kategorion de Bien de Interés Cultural (Havaĵo de Kultura Intereso) el 1959, kiel Historia Monumento.[2] Ekde mezo de la 20-a jarcento ĝi estas hejmo de la sidejoj de la rektorejo de la Universitato de Sevilo kaj de kelkaj ties fakultatoj.[3]
Ĝia konstruado startis en 1728. Ĝia desegno kaj konstruado estis farita de militistaj inĝenieroj el Hispanio kaj Nederlando, nome la jenaj:[3]
La konstruaĵo etendiĝas sur ortangula areo de 185 x 147 metroj, kun malgrandaj elstaraĵoj angule. En Hispanio nur la monaĥejo de El Escorial, kiu okupas areon de 207 x 162 m, superas ĝian grandon.[3] La komplekso estas ĉirkaŭita en tri flankoj de elfosaĵo (ĉar dekomence ĝi estis ekstermura, aligite al iamaj muregoj), estas duetaĝa, plus krometaĝo en la rezidejaj areoj.
Arkitekture ĝi aspektas renesanca, kun hereraj influoj en plano, kortoj kaj pintodetaloj de fasadas, kun similaĵoj al motivoj de la arkitektoj Sebastiano Serlio kaj Andrea Palladio. La fasadoj el ŝtono, estas enkadritaj per pilastroj elstarigitaj sur laŭlonge piedestalo.[3] Distingeblas du diferencaj zonoj, nome areo propre por la fabrikafo kiu okupas du trionojn kaj aliflanke zono palaca aŭ rezideja ĉe la strato San Fernando, kun enireja halo, stokejo kaj loĝejoj.
En la ĉefa fasado estas influo de la stilo baroka, kun pordo de duoblaj kolonoj ĉiuflanke kaj en la supra etaĝo, prilaborita balkono pintita per timpano ornamita per reĝaj simboloj. Supre staras alegoria statuo kaj florvazoj, verkoj de Cayetano de Acosta, portugalo kiu verkis ankaŭ la fontanojn de blanka marmoro de la du internaj kortoj kaj la pinakloj kiuj ornamas la kvar angulojn de la konstruaĵo. Ĉe enirejo estas figuroj pri la historio kaj fabrikado de tabako.