Reĝa tablestro (pole stolnik, ruse стольник) estis kortegana titolo uzata en Pollando kaj Granda Duklando de Moskvo. La tasko de reĝa tablestro estis prepari tablon antaŭ festeno, kaj dum ĝi - gvidi vicordon de servataj pladoj. En Pollando kaj Litovio ekzistis la ofico de granda reĝa tablestro, ekz. la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski estis en la jaroj 1755 - 1764 granda reĝa tablestro litova.
En "Sinjoro Tadeo" reĝa tablestro estis posedanto de la kastelo de Horeŝko. Mortigis lin Jacek Soplica, la patro de Tadeo.