Reĝaj papagoj

Regaj papagoj (Alisterus) estas genro de Aŭstraliaj papagoj el familio Psitakuledoj. Ili estas mezgrandaj birdoj kun plejparte verdaj kaj ruĝaj plumaroj kaj longaj vostoj. La genro plej parencas al genroj Aprosmictus kaj Polytelis.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Ino de aŭstralia reĝa papago manĝanta

La genro Alisterus estas parto de subfamilio Psittacinae ene de psitakuleda familio. Ĝin unue priskribis amatora Aŭstralia ornitologo Gregory Mathews en jarp 1911.[1] La genran nomon li elektis omaĝe al sia filo Alister, kiu tiam estis 4-jaraĝa.[2] Antaŭe, oni konsideris reĝajn papagojn parto de genro ruĝflugilaj papagoj (Aprosmictus).

Vere, Aprosmictus, kune kun genro de luksaj papagoj (Polytelis), estas la plej proksimaj parencoj de reĝaj papagoj. Ilia interparenco, jam longe konata laŭ morfologiaj kaj kondutaj indicoj, estis plue pruvita per molekulbiologia esploro el jaro 2005.[3] La tri genroj Alisterus, Aprosmictus, kaj Polytelis, formas tribon Polytelini en subfamilio Psittaculinae. La fratan tribon Psittaculini en la sama familio formas genroj Eclectus, Tanygnathus, kaj Psittacula.

Oni agnoskas tri speciojn de reĝaj papagoj kun kelkaj subspecioj:[4]

  • A. amboinensis (Linnaeus, 1766) - Moluka reĝa papago
    • A. a. amboinensis (Linnaeus, 1766)
    • A. a. buruensis (Salvadori, 1876)
    • A. a. dorsalis (Quoy & Gaimard, 1830)
    • A. a. hypophonius (S. Müller, 1843)
    • A. a. sulaensis (Reichenow, 1881)
    • A. a. versicolor Neumann, 1939
  • A. chloropterus (E.P. Ramsay, 1879) - Papua reĝa papago
    • A. c. callopterus (Albertis & Salvadori, 1879)
    • A. c. chloropterus (E.P. Ramsay, 1879)
    • A. c. moszkowskii (Reichenow, 1911)
  • A. scapularis (Lichtenstein, 1816) - Aŭstralia reĝa papago
    • A. s. minor Mathews, 1911
    • A. s. scapularis (Lichtenstein, 1816)
Species
Komuna kaj scienca nomoj[4] Image Priskribo Arealo
Moluka reĝa papago
(Alisterus amboinensis)
Ĉ. 35 cm longa. En ĉiuj ses subspecioj iĉoj estas tre similaj al inoj. Irisoj estas oranĝkoloraj, kruroj malhelgrizaj. Flugiloj de 5 subspecioj estas verdaj, de unu lasta bluaj.[5] Uesta Indonezia Novgvineo kaj ĉirkaŭaj insuloj.[5]
Papua reĝa papago
(Alisterus chloropterus)
Ĉ. 36 cm longa. Ĉiuj tri subspecioj noteble sekse duformaj. Inoj pli distingeblas inter subspecioj ol iĉoj. Pale verda strio sur flugiloj pli rimarkeblas ĉe iĉoj on ĉe inoj. Irisoj estas oranĝkoloraj, kruroj malhelgrizaj.[5] Novgvineo[5]
Aŭstralia reĝa papago
(Alisterus scapularis)
Ĉ. 43 cm longa. Iĉo estas plejparte ruĝa kun verdaj flugiloj kaj ino plejparte verda kun ruĝeca ventro. Pale verda strio sur flugiloj estas rimarkebla ĉe iĉoj kaj malgranda aŭ neekzista ĉe inoj. Dorso kaj pugo malhelbluaj aŭ bluece nigraj, irisoj flavaj, kruroj malhelgrizaj. La du subspecioj plejparte similas, sed diferencas je grando (la pli norda pli malgrandas).[5] Eosta Aŭstralio[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1911) “On some necessary alterations in the nomenclature of birds. Pt II”, Novitates Zoologicae 18, p. 1–22. doi:10.5962/bhl.part.1688. 
  2. Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  3. (2005) “The evolution of the spindlin gene in birds: Sequence analysis of an intron of the spindlin W and Z gene reveals four major divisions of the Psittaciformes.”, Molecular Phylogenetics and Evolution 36 (3), p. 706–721. doi:10.1016/j.ympev.2005.03.013. 
  4. 4,0 4,1 Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.024). www.zoonomen.net (2009-05-30).
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.