Riba de Saelices | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19441 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 2° 18′ U (mapo)40.912222222222-2.2955555555556Koordinatoj: 40° 55′ N, 2° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 999 m [+] | ||
Areo | 66,44 km² (6 644 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Riba de Saelices [+] | |||
Riba de Saelices estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 103 loĝantoj sur areo de 66,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km². En ĝia municipa teritorio troviĝas la Groto de Casares, kun gravaj prahistoriaj murpentraĵoj, deklarita Nacia Monumento jam en 1934. Apud tiu ekis la forsta incendio de 2005 kiu rezultis en la morto de 11 fajrobrigadistoj.
Riba de Saelices situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 999 m super marnivelo; je 102 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°54′44″N 2°17′44″Ok. Najbaras la municipoj Ablanque, Huertahernando, Esplegares, Saelices de la Sal, Anguita kaj Mazarete.
La grundo de la municipo komponiĝas de kalkoŝtonoj kaj ruĝaj sabloŝtonoj kiuj kuŝas sur la paramoj tra kiuj fluas rojoj kiel Linares kaj Lamadre. Granda parto de la teritorio estas kovrita el pinaroj, juniperoj, kaj kverko. Alia parto estas dediĉita al la kultivo de cerealoj kaj eĉ estas ankaŭ kelkaj malgrandaj zonoj de paŝtejoj, kelkaj dornaj makisoj kaj granda vario de malgrandaj odorplantoj, inter kiuj lavendo, timiano kaj rosmareno.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 103 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Riba de Saelices, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Riba de Saelices kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 103 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: groto de Casares kun prahistoriaj murpentraĵoj, preĝejo de Sankta Maria Magdala, kun ŝtontajlistaj markoj.