Richard Knill Freeman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1840 en Stepney, Londono |
Morto | 24-a de junio 1904 en ? |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Holy Trinity Church, Blackpool |
Richard Knill FREEMAN (naskiĝis en 1840, Stepney, Londono, mortis la 24-an de junio 1904[1]) estis brita arĥitekto kiu komencis sian karieron en Derby kaj translokiĝis al Bolton, Lancashire en la malfruaj 1860-aj jaroj.[1] Lia verko, en Viktoria Gotika stilo kaj tipe rememoranta la periodon de la Angla Gotika Arĥitekturo de malfrua mezaĝa arĥitekturo, estas videbla en pluraj urboj kaj urbetoj tra la nordo de Anglio.[2] Li entute prilaboris ĉirkaŭ 140 konstruaĵojn, el kiuj ĉirkaŭ duono plu ekzistas sub ia formo.[3]
Freeman estis ano de "Manchester Society of Architects" kaj prezidanto de tiu societo ekde 1890-1891.[3]
La verko de Freeman inkluzivis novajn preĝejojn, restaŭrojn, vikariejojn, lernejojn, hejmojn, muzeojn, municipajn konstruaĵojn kaj hospitalojn.[4] Li desegnis aldonojn al varfo deSouthport kaj "Indianan Pavilonon" por norda varfo de Blackpool en 1874.[5] Lia Muzeo, Biblioteko kaj Artgalerio de Derby, donaco al Derby farita de Michael Thomas Bass, estis kompletigita en 1876.
En 1882 li gajnis la unuan kompetadon por la Muzeo de Scienco kaj Arto, Dublino per desegno por "konstruaĵo de kvarangula formo, kun mansardaj tegmentoj" kiu plenumis la postulojn por la kolekto de la Reĝa Irlanda Akademio;[6] tamen ĉar neniu Irlanda arĥitekto estis pra-listigita fariĝis polemiko kondukanta al dua kompetado en 1883, kiu estis gajnita de Thomas Newenham Deane & Son.
En 1878 Freeman estis elektita por desegni la Anglikanan Preĝejon St. Andrew en Moskvo, Rusio. Responde al la kresko de la brita komunumo de Moskvo, ekleziaj oficialuloj deziris anglan arĥitekton, kaj Freeman respondis submetante planojn por "tipe angla preĝejo en Viktoria Gotika stilo". La preĝejo estis kompletigita en 1884.[4]
En 1887 Freeman laboris kiel arĥitekto de hejmo en Bryerswood, Far Sawrey, delegante la laboron de supervido de la konstruo al sia asistanto, Dan Gibson. Brita ĝarden-dezajnisto Thomas Hayton Mawson estis dungita por labori pri la ĝardeno samtempe. Sur la forto de tiu komisio, la triopo plu laboris kun la samaj kapabloj en Graythwaite Hall, Newby Bridge, kaj Gibson kaj Mawson engaĝiĝis en mallonga partnereco post tio.[7]
Holy Trinity Church, Blackpool de Freeman estis kompletigita en 1895, same kiel lia preĝejo de St Lawrence en Barton, Preston.[8] Li ankaŭ konstruis Preĝejon St Margaret en Hollingwood, faris restaŭran laboron por la preĝejo de Worsley, kaj desegnis hospitalon.[1]
Lia filo, Frank Richard Freeman (1870–1934), estis ankaŭ arĥitekto. Li daŭrigis la praktikon de sia patro kiel Freeman & Son kaj konstruis plurajn preĝejojn en stilo simila al tiu de sia patro.[3]