Richard Edler von MISES (naskiĝis la 19-an de aprilo 1883 en Lvivo, mortis la 14-an de julio 1953 en Bostono) estis aŭstra-usona matematikisto. Baldaŭ antaŭ sia morto, li priskribis sian laboron simple en siaj propraj vortoj kiel "praktika analizo, integralaj kaj diferencialaj ekvacioj, mekaniko, hidrodinamiko kaj aerodinamiko, struktura geometrio, probablokalkulo, statistiko kaj filozofio".
Li faris gravajn kontribuojn en aerodinamiko, fluida mekaniko, nombra analizo, probabla teorio kaj statistiko. Inter liaj eltrovaĵoj estas la streĉiĝo de von Mises [1], la paradokso de naskiĝtago [2], la distribuo de von Mises, la teoremo de Bernstein-von Mises kaj la testo de Cramér-von Mises. Li estis ankaŭ filozofie kaj arte interesita – ekz. li estis membro de la Viena rondo kaj posedanto de granda privata kolekto pri la poeto Rilke [3].
Richard von Mises estis naskita en Lemberg (hodiaŭa Lvivo en Okcidenta Ukrainio, tiam la ĉefurbo de la aŭstro-hungara Reĝlando Galicio kaj Lodomerio) en germanlingva, juda nobela familio. Lia frato estis Ludwig von Mises.
Richard von Mises studis matematikon, fizikon kaj inĝenieristikon en Vieno, kie li doktoriĝis en 1907. Post instruado en Brünn (Brno), li estis nomumita profesoro pri aplikata matematiko en la Universitato de Strasburgo en 1909. Dum la Unua Mondmilito, li laboris en la aŭstro-hungara armeo evoluigante aviadilojn.
Post mallonga periodo kiel profesoro pri aero- kaj hidrodinamiko ĉe la Universitato de Dresdeno, von Mises iĝis profesoro pri aplikata matematiko ĉe la Universitato de Berlino. Baldaŭ post la Hitlera Machtergreifung (1933), li elmigris al Turkio kaj iĝis profesoro kaj katedrestro en Istanbulo. En 1939 li pluiris al Usono kaj ricevis postenon (de 1945 profesoreco) en Universitato Harvard.
Ekde 1921 von Mises multe kunlaboris kun sia kolegino Hilda Geiringer. La du translokiĝis kune de Berlino al Istanbulo kaj plu al Usono, kaj geedziĝis en 1943.