Riederalp | |
---|---|
Blazono de Riederalp | |
komunumo en Svislando • carfree city • senaŭta loko | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Orienta Rarono |
Koordinatoj | 46° 22′ 40″ N 8° 1′ 31″ O / 46.37778 °N, 8.02528 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 40″ N 8° 1′ 31″ O / 46.37778 °N, 8.02528 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 529 |
Areo | 21,04 km² |
Alteco | 1905 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3987 Riederalp 3983 Goppisberg, Greich 3986 Ried-Mörel |
Komunumkodo | 6181 |
Situa mapo de Riederalp | |
Riederalp estas komunumo en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
La komunumo Riederalp situas en la Supra Valezo sur la norda valflanko kaj etendiĝas en nordo ĝis al la Aleĉ-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Riederalp, Golmü, Goppisberg, Greich, Greicheralp kaj Ried-Mörel.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,04 km², de kiuj 39,4% estas kovritaj de arbaro, 27,6% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]
La komunumo Riederalp limas en okcidento kaj nordo al Naters, en oriento al Betten en sudoriento al Mörel-Filet, en sudo al Termen, kaj en sudokcidento Bitsch.
La komunumo Riederalp situas komplete flanke de la trafikvojoj. Neniu veturebla vojo kondukas al la komunumo, kiu atingeblas nur piede aŭ per aertelfero de Mörel. la 14-an de decembro 1996 sur de la seĝtelferoj de Riederalp okazis akcidento. Pro rompiĝinta radtenilo pluraj kabinoj tuŝis la plankon, kio kaŭzis la morton de unu pasaĝero kaj vundis 18 personojn.
La unua dokumenta mencio de Ried-Mörel datiĝas el la jaro 1314 kiel de riede.[3] La hodiaŭa komunumo Riederalp kreiĝis la 1-an de novembro 2003 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Gemeinden Goppisberg, Greich kaj Ried-Mörel. En la 2-a duono de la 20-a jarcento la iamaj alpopaŝtejoj disvolviĝis al grava turisma feriloko kun pli ol 4500 hotellitoj, skiliftoj kaj aliaj tursismaj instalaĵoj.[4]
Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
|