Rifuĝintoj el Nord-Koreio

Ekde la disiĝo de Koreio en Nord-Koreio kaj Sud-Koreio, post la fino de Koreia milito, kelkaj nordaj koreoj iĝis rifuĝintoj, pro politikaj, ideologiaj, religiaj, kaj ekonomiaj kialoj. Unua rifuĝinto estis kapitano de nord-koreia armeo An Ĉhan-sik (안창식, 安昌植), kiu fuĝis la 31-an de julio de 1953 jaro, post kelkaj tagoj de fino de Koreia milito[1]. Unua vaste konata eskapo okazis la 21-an de septembro de 1953 jaro, kiam 21-jara No Kum-sok, supera leŭtenanto de nord-koreia armeo, forflugis en Sud-Koreio en sia aviadilo Mikojan-Gureviĉ MiG-15. Lia eskapo okazis dum operacio «Moolah», kaj estis konsiderata kiel granda bonŝanco de spionado, ĉar aviadilo de No Kum-sok ĉe tiu tempo estis la plej bonkvalita sovetunia ĉasaviadilo. Rifuĝinto ricevis monan premion kaj politikan azilon en Usono. Nuntempe, lia aviadilo estas en Nacia Muzeo de Usona Aerarmeo en Ohio[2].

Estis pli da rifuĝintoj post la malsatego en Nord-Koreio[3]. Ĉefa vojo estas transiri limon kun Ĉinio kaj eskapi aŭ en provinco Ĝilinio, aŭ en provinco Ljaŭningo, kaj eliri el tie en Sud-Koreio aŭ en alia lando. De 76 ĝis 84% de rifuĝintoj, kiuj estis intervjuitaj en Sud-Koreio kaj Ĉinio, eskapis el limaj provincoj[4].

Dum la regado de Kim Il-sung, eskapo el Nord-Koreio estis konsiderata kiel serioza politika krimo. Ekde la fino de 1990-aj jaroj, la situacio ŝanĝiĝis. Homoj, kiuj estis arestitaj dum kontraŭleĝa transiro de ŝtata limo kaj ekstradiciitaj el Ĉinio nordaj koreoj, unue pasas filtradon, dum kiu enketistoj provas ricevi iliajn konfesojn pri kontaktoj kun eksterlandanoj, sudaj koreoj sau kristianaj misiisto. Plimulto de la arestantoj de kelkajn monatojn estas tenitaj en la punlaborejoj por tiuj, kiuj faris malgravajn rajtofendojn. Almenaŭ, ili ankaŭ eblas iri prizonen, kutime dum el unu jaro ĝis tri jaroj, kiu en Nord-Koreio estas opiniita kiel sufiĉe malpli forta puno[5].

Terminologio

[redakti | redakti fonton]

En Sud-Koreio, rifiĝintoj el Nord-Koreio estas nomitaj en diferencaj terminoj, oficiaj kaj neformalaj. Proksime ĝis la fino de Kvara republiko, komuna termino estis «heroo, kiu revenis al la laŭleĝa aŭtoritato» (koree:귀순용사 - 歸順勇士). Dum 1980-aj jaroj kaj en komenco de 1990-aj jaroj rifuĝintoj estis nomitaj «persono, kiu revenis al la laŭleĝa aŭtoritato» (koree:귀순자 - 歸順者). Ekde la mezo de 1990-aj jaroj, termino «rifuĝinto el Nordo» (koree:탈북자 - 脫北者) iĝis standarta.

Sed la 9-an de januaro de 2005 jaro sudkorea Ministerio pri unuiĝo informis, ke anstataŭ la termino «rifuĝinto el Nordo», kiu kaŭzis malkontentecon inter aŭtoritatoj de Nord-Koreio, estos uzata la vorto «migremulo» (koree:새터민 - 새터民)[6]

Direktoj de eskapo

[redakti | redakti fonton]

Sud-Koreio

[redakti | redakti fonton]

Rilato al nordkoreiaj rifuĝintoj en Sud-Koreio estas kontraŭteza. Unuflanke, en Sud-Koreio ekzistas ministerio pri unuiĝo, kiu efektivigas koreian unuiĝon. Ĝi respondas pri rilatoj inter koreiaj ŝtatoj, ankaŭ pri la interkoreia komerco. Respektive, la ministerio okupiĝas pri la rifuĝintoj kaj organizas sian enveturon en Sud-Koreio. Ĉiuj rifiĝintoj estas konsiderataj kiel civitanoj de Sud-Koreio el la momento de sia enveturo, kaj ili ricevas edukadon, kiu devas helpi ilin dum vivo en Sud-Koreio[7]. Kvanto de nord-koreiaj rifuĝintoj en Sud-Koreio — pli ol 30.000[8].

Aliflanke, Sud-Koreio ne tro volas kuraĝigi migracio. Multaj el rifiĝintoj el Nord-Koreio faras ŝarĝon al sistemo de sudkoreia socia bonfarto, sed ne donas gravan avantaĝon dum la ideologia milito kontraŭ Nord-Koreio[5].

Statistiko

[redakti | redakti fonton]
Statistiko pri nordaj koreoj, kiuj enveturis en Sud-Koreio[9]
Genro / Jaro ~1998 ~2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008 2009 2010 2011 2012 2013 2014 2015 2016 2017 2018 2019 2020 Sume
Iĉoj 831 565 510 474 626 424 515 573 608 662 591 795 404 369 305 251 299 188 168 202 39 9,402
Inoj 116 478 632 811 1,272 960 1,513 1,981 2,195 2,252 1,811 1,911 1,098 1,145 1,092 1,024 1,119 939 969 845 96 24,256
Sume 947 1,043 1,142 1,285 1,898 1,384 2,028 2,554 2,803 2,914 2,402 2,706 1,502 1,514 1,397 1,275 1,418 1,127 1,137 1,047 135 33,658

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [대한민국 제1호] 귀순자 — 1등 인터넷뉴스 조선닷컴
  2. National Museum of the USAF — MIKOYAN-GUREVICH MIG-15BIS. Arkivita el la originalo je 2012-10-13. Alirita 2020-07-29 .
  3. A socioeconomic history of North Korea. Mcfarland. Jefferson and London. Schwekendiek, Daniel
  4. Schwekendiek, Daniel. 2010. «A Meta-Analysis of North Koreans Migrating to China and South Korea», in: Korea: Politics, Economy, Society, R. Frank, J. Hoare, P. Koellner, S. Pares (eds.), Leiden and Boston: Brill, pp. 247—270.
  5. 5,0 5,1 Сколько стоит бежать из Северной Кореи
  6. North Korean officials express displeasure[rompita ligilo]
  7. "North Korean defectors learn to adapt in South", Usa Today, 2011-12-20. Kontrolita 2012-10-06.
  8. Kim, Hyung-Jin, "NKorean soldier defects to SKorea across border", 2012-10-06. Kontrolita 2012-10-06.
  9. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj  (ko-kr).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Rifuĝinto

Rifuĝintaj infanoj