Rikardo de Wallingford | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1292 en Wallingford |
Morto | 1-an de januaro 1336 (44-jaraĝa) en St Albans |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Alma mater | Universitato de Oksfordo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto astronomo astrologo |
Rikardo de Wallingford (Richard of Wallingford, 1292-1336) estis brita matematikisto, kiu tre kontribuis al astronomio kaj horloĝoj, farinte astronomian horloĝon de la abatejo Sankta Albano (Hertfordshire) en 1330, kiam li estis ties abato.
Kvankam filo nur de forĝisto, orfiĝinte Rikardo estis prenita en lernejon, poste eĉ studis universitaton de Oksfordo. Tie li restis 6 jarojn, poste fariĝis monaĥo en Sankta Albano kaj en 1326 ties abato.
En "Tractatus Horologii Astronomici", 1327 li priskribis astronomian horloĝon, kiun dudek jarojn post lia morto kompletigis Vilhelmo de Walsham (William of Walsham), sed la horloĝo estis tute detruita dum la regado de Henriko la 8-a en 1539.
Li ankaŭ desegnis kaj priskribis kalkulan aparaton por mezuri situon de astroj (kiun li nomin albiono), aŭtoris verkojn pri trigonometrio, astrologio kaj religio.
Li suferis malsanon, tiam nomatan lepro (sed povis esti ankaŭ sifiliso aŭ tuberkulozo) kaj mortis en sia abatejo.