Rinyakovácsi [rinjakovAĉi] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár. En la loknomo kovács signifas: forĝisto.
Rinyakovácsi situas sur tre mildaj deklivoj, fine de mallonga sakovojo. Kadarkút troviĝas 7, Kaposvár 22, Nagyatád 24 km-ojn.
La unua mencio devenis pri paroĥa preĝejo de la vilaĝo en la 1330-aj jaroj. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La rehomiĝo okazis post 1720. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, kuracejo, migra poŝto.