Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rio Tinto (stacidomo). |
Rio Tinto | ||
---|---|---|
business group • konglomerita firmao vd | ||
Dum | 1873 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Ĉefestro(j) | Simon Thompson • Jan du Plessis vd | |
Sidejo | Melburno | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Aŭstralio | |
Estr(ar)o | Jean-Sébastien Jacques • Sam Walsh • Tom Albanese • Jakob Stausholm | |
Agokampo | aluminio | |
Posedata de | Aluminum Corporation of China • BlackRock vd | |
filiaj kompanioj | Rio Tinto Alcan • Hathor Exploration • Pilbara Iron • Rio Tinto Aluminium • Rio Tinto (France) • Rio Tinto (United States) • Rio Tinto (Canada) vd | |
Partoprenanta | Rio Tinto plc • Rio Tinto Limited vd | |
Posedataj kompanioj | Rio Tinto Alcan • Anglesey Aluminium • Corumbá • Maison Alcan • Mount Tom Price mine • Rio Tinto Coal Australia • Rio Tinto Borax Mine vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Rio Tinto plc kaj Rio Tinto Limited alternative Rio Tinto Group estas brita - aŭstralia multnacia minindustria kompanio. La firmao estis fondita la 29an de marto 1873 kaj nuntempe estas unu el la plej grandaj minokompanioj de la mondo (post BHP) [1][2]. La kompanio estas plejparte aktiva en minado. Ĝi produktas ferercon, kupron, diamantojn, oron kaj uranion [3].
Kaj la firmao kaj la nomo originas de suda Hispanio, kie ekde antikvaj tempoj ekzistis minoj ĉe la rivero Río Tinto (hispane por "la ruĝa rivero").
En 1873, NM Rothschild & Sons de Londono kaj de Rothschild Frères de Parizo kaj aliaj investantoj interligis fortojn por aĉeti la neprofitajn minojn de la hispana registaro. La novaj posedantoj transformis la firmaon kaj igis ĝin enspeziga entrepreno. De 1877 ĝis 1891, Rio Tinto estis la plej elstara produktanto de kupro en la mondo.
Ekde tiam, la firmao kreskis per fuzioj kaj akiroj. Kvankam temas ĉefe pri akiro de mineraloj, Rio Tinto ankaŭ havas signifajn operaciojn en rafinado, precipe por rafinado de baŭksito kaj fererco. Rio Tinto havas komunajn ĉefsidejojn en Londono (tutmonda kaj "plc") kaj Melburno ("Limigita" - Aŭstralio) [4][5].
En 2007, BHP Billiton provis aĉeti la firmaon, sed la oferto estis malaprobita.
La firmao estis kritikita pro sia minado en Okcidenta Papuo, kie kupro kaj oro estas ĉerpitaj en la giganta subĉiela minejo nomata Grasberg [6][7][8].