Rita Mahato | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1975 |
Ŝtataneco | Nepalo |
Okupo | |
Okupo | aktivisto pri virinaj rajtoj |
Rita Mahato (nepale रीता महतो) estas homrajta kaj virina aktivulino en Nepalo.[1] En 2014 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.