Ritacuba Blanco | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
5 410 m | ||
Geografia situo | 6° 30′ N, 72° 18′ U (mapo)6.4941666666667-72.2975Koordinatoj: 6° 30′ N, 72° 18′ U (mapo) | ||
| |||
Ritacuba Blanco aŭ Blanka Ritakubo estas la plej alta montopinto de la Orienta Kordilero, en Andoj de Kolombio. Ĝi estas nomita ankaŭ Ritak'uwa, antikva nomo el la Uŭa, nome indiĝena popolo kiu loĝas en la malaltaj teroj de Nacia Parko Cocuy, kie situas la Blanka Ritakubo. La termino Blanka aludas al la neĝo kiu kovras la montopinton.
La pinto estas alirebla el okcidento tra la urbo El Cocuy, la vilaĝo Güicán kaj la domaro Las Cabañas (La Kabanoj). La piedirado estas tre facila, sed la vetero ne estas fidinda, kaj oni devas trapasi glaĉeron.
Pro la tutmonda varmiĝo, ties glaĉero fandiĝas rapide, retroirante suben 25 liniajn m jare; same okazas je gapigaj rapidoj al aliaj neĝokovritaj tropikaj montoj en Kolombio. En 1950, la glaĉero de Ritacuba Blanco etendis al 4 500 m super marnivelo; en Januaro 2007 ties plej malalta punkto estis je 4 800 m super marnivelo. Se tiu fandindico pluas, oni supozas, ke la glaĉero malaperos antaŭ 2025.