Rivero Skagit | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 240 km |
Fluo | |
Enfluejo | North Fork Skagit River |
Geografio | |
Landoj | Usono |
Regionoj | Brita Kolumbio |
La rivero Skagit estas rivero en sudokcidenta Brita Kolumbio en Kanado kaj nordokcidenta Vaŝingtonio en Usono, proksimume 240 km longa. La rivero kaj ties alfluantoj drenas areon de 6900 km² de la Kaskada Montaro laŭlonge de la norda pinto de Puĝeta Fjordo.[1]
La baseno de la rivero Skagit estas karaktera pro moderklimata, mezlatituda, mara klimato. Temperaturoj gamas amplekse tra la baseno. Registritaj temperaturoj ĉe Newhalem gamas el −21 °C al 43 °C, kun plej grandaj pintoj plej verŝajne en montoj. La plej altaj temperaturoj estas komune registritaj en julio; kaj la plej malaltaj en januaro.