Rivignano | |||||
eksa komunumo en Italio loĝloko en Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | UD Udine | ||||
Geografia situo | 45° 53′ N, 13° 2′ O (mapo)45.88333333333313.033333333333Koordinatoj: 45° 53′ N, 13° 2′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 16 m | ||||
Areo | 30 km² | ||||
Subdividaĵoj | Ariis, Flambruzzo, Sivigliano, Sella | ||||
Najbaraj komunumoj | Bertiolo, Pocenia, Ronchis, Talmassons, Varmo kaj la frakcio Teor | ||||
Patrono | Laŭrenco de Romo | ||||
Nomo de loĝantoj | rivignanesi | ||||
Poŝtkodo | 33061 | ||||
Imposta kodo | H352 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 030096 | ||||
Telefona prefikso | 0432 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | |||||
Rivignano - prononco [riviNJA:no] - estas loĝloko kaj eksa komunumo en la orienta parto de Italio, kiu ekde la 1-a januaro 2014 estas frakcio de la komunumo Rivignano Teor.[1] Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'Rivignano Teor'. Ĝis la limo al Slovenio oriente estas iom malpli ol 60 kilometroj, ĝis la laguno de Marano sude, kiu jam estas parto de la Adriatika Maro, estas malpli ol 15 kaj ĝis la loko Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla" en Esperanto), kie vere estas la marbordo, estas 28. Fine de 2011 en la komunumo vivis 4 448 loĝantoj. Kristana patrono estas Laŭrenco de Romo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Ankaŭ Sivigliano (friule Siviàn) tiutage iĝis frakcio de la komunumo Rivignano Teor.