Robert Darwin

Robert Darwin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1766 (1766-05-30)
en Lichfield
Morto 13-an de novembro 1848 (1848-11-13) (82-jaraĝa)
en Shrewsbury
Loĝloko The Mount (Shrewsbury)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Edinburgo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Erasmus Darwin Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mary Howard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Francis Sacheverel Darwin, Charles Darwin, Erasmus Darwin (en) Traduki, Elizabeth Darwin (en) Traduki kaj William Alvey Darwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Susannah Wedgwood (en) Traduki (1796–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Erasmus Alvey Darwin, Marianne Darwin (en) Traduki, Susan Darwin (en) Traduki, Caroline Darwin, Charles Darwin, Emily Darwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Robert Waring DARWIN RS (30a de majo 1766 – 13a de novembro 1848) estis angla kuracisto, kiu nuntempe estas plej bone konata kiel la patro de la naturalisto Charles Darwin. Li estis membro de la influpova familio Darwin-Wedgwood.

En 1783 Darwin ekstudis medicinon en la Universitato de Edinburgo, kie ŝajne li loĝis kun la prikemia profesoro Joseph Black.[1] Lia patro, Erasmus Darwin, poste sendis lin al la Universitato de Leiden en Nederlando dum kelkaj monatoj, kaj li akiris sian gradon MD tie la 26an de februaro 1785. Lia disertacio en Leyden estis impresa kaj estis publikigita en Philosophical Transactions, sed eble lia patro helpis lin en tio.[2][3] En Edinburgo Robert Darwin studis kun kelkaj gravaj fakuloj, kiel John Walker. Li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono la 21an de februaro 1788.

Robert Darwin havigis la unuajn empiriajn pruvojn ke la malgrandaj okulmovoj estas farataj eĉ kiam la persono klopodas teni ilin fikse.

  1. Letter 3067 : Darwin, C. R. to Tyndall, John, 23 Feb [1861]. Darwin Correspondence Project. Alirita 11a de majo 2012.
  2. Desmond & Moore 1991, p. 10
  3. Darwin 1887, paĝoj 8–10

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]