Robert Dessaix | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1944 (81-jaraĝa) en Sidnejo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio ![]() | ||||
Alma mater | North Sydney Boys High School (en) ![]() Moskva Ŝtata Universitato Aŭstralia Nacia Universitato ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto universitata instruisto ViEWER (en) ![]() verkisto romanisto tradukisto ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Dessaix (nask. la 17-an de februaro 1944 en Sidnejo) estas aŭstralia romanisto, eseisto, kaj ĵurnalisto.
Naskiĝinta ekster geedzeco en 1944, Robert Dessaix estis adoptita de modesta paro Tom Jones kaj Jean. Li studis en la knaba altlernejo de Norda Sidnejo. Jam 11-jara, li havis fortan scivolemon kaj allogon por lingvoj. Li studis Esperanton, Volapukon, Universal-Sprache de Pirro kaj Interlingvaon. Li komencis lerni la latinan, la francan kaj la rusan. Li pasiiĝis pri Dostojevskij kaj Turgenev. Konvinkita pri la boneco de socialismo, li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Moskvo en 1966[1]. Post la morto de siaj adoptintoj, Jean Jones en 1969, kaj Tom Jones en 1971, li elektis la nomon de sia biologia patrino Dessaix.
Post reveno al Aŭstralio, li instruis la rusan en la Nacia Aŭstralia Universitato kaj en la Universitato de Novsudkimrio de 1972 ĝis 1984. Dum tiu tempo, li tradukis librojn el la rusa al la angla en kunlaboro kun Michael Ulman, i.a. "The Sheepskin Coat" kaj "An Absolutely Happy Village" de Boris Vakhtin. En 1970, li edziĝis kun filino de pastoro, Elisabeth, sed la geedzeco finiĝis post dekdu jaroj. De tiam li turnis sin al samseksemo kaj renkontis Peter Timms[2].
De 1985 ĝis 1995, li prezentis programon de "Australian Broadcasting Corporation" (ABC) kiel produktoro kaj parolisto de la spektaklo "Books and Writing" (Libroj kaj Skribado), kiu kontribuis al lia popularigo en Aŭstralio. Li vivas nun en Tasmanio.
Lia unua libro, "Disgrace A Mother's" (Senhonorigi patrinon), publikigita en 1984, estas aŭtobiografio. Ĝi koncernas lian transiron al alternativa sekseco post dekdu jaroj da geedzeco, kaj lian renkontiĝon kun sia patrino Yvonne[3]. La manuskriptoj de "Disgrace A Mother's" estas en Mitchell Library, Novsudkimrio. En franca traduko, ĝi aperis sub la titolo "Une mère et sa honte" (Patrino kaj ĝia honto).
Lia unua fikciaĵo, "Night Letters" (Noktaj leteroj), por kiu li laboris jam ekde 1994, estis publikigita en 1996. Ĝi aperis en tradukoj germana, franca, itala, nederlanda, finna kaj portugala.
Lia dua romano, "Corfou", estis publikigita en 2001.
Dessaix longe laboris por aperigi, en 2004, "Twilight of Love: Travels with Turgenev" (Krepusko de Amo : Vojaĝoj kun Turgenev). Temas pri miksaĵo inter personaj vojaĝaj notlibroj kaj biografio de Turgenev. Inspiron por ĝi li trovis en sia doktoreca disertacio pri Turgenev kaj Sovetunio, kaj en verkoj de la svisa ĵurnalisto kaj verkisto Alain de Botton pri vojaĝo, arto kaj filozofio.
Robert Dessaix ne forgesis sian junaĝan scivolemon pri artefaritaj lingvoj, kaj aparte pri Esperanto. Tutan elsendon li dediĉis al ĝi ĉe "ABC" la 22an de januaro 2005 sub la titolo "Does the world need Esperanto?" (Ĉu la mondo bezonas Esperanton ?").
(en la angla)
La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas esence el la anglalingva versio de Wikipedia, kun kelkaj aldonaĵoj.