Robert Monroe | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1915 en Leksingtono | |
Morto | 17-an de marto 1995 (79-jaraĝa) | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Ohia Ŝtata Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo entreprenisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Robert Allan Monroe (naskiĝis la 30-an de oktobro 1915, mortis la 17-an de marto 1995) – usona parapsikologo, aŭtoro de trilogio pri spertoj nomataj "ekster la korpo" (OBE – out-of-body expeirence), en kiu li priskribis siajn travivaĵojn en tiu ĉi alia stato de la konscio. Robert Monroe loĝis en Virginio, estis entreprenisto, proprietulo de radioricevilo. Li estis raciisto, kiu tamen radikale ŝanĝis sian mondkoncepton. En 1958 li spertis siajn unuajn vojaĝojn "ekster la korpo". La timo, kiun komence sentis, kun fluo de la tempo ŝanĝiĝis al interesiĝo, kiu puŝis lin al pluaj esploroj de tiu ĉi alia mondo. Poste Robert Monroe fondis sian esplorcentron Monroe-Instituton, en kiu prilaboris kunmetaĵojn de sonsurbendigoj nomataj Hemi-Sync (angle Hemispheric Synchronisation – sinkronigo de la cerbaj duonsferoj). La sonoj ebligas sinkronigon de la cerbo-ondoj permesante atingi aliajn statojn de la konscio, interalie de OBE. Li forpasis en la aĝo de 80 jaroj per natura morto.