Robert Nightingale | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1954 (70-jaraĝa) en Redruth |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Wells Cathedral School (en) |
Okupo | |
Okupo | modernpentatlonisto pentatlonisto |
Robert Nightingale - kutime neformale vokite per la persona nomo Danny, naskiĝis la la 21-an de majo 1954 en Redruth, Kornvalo, Anglio, do nun 70-jara - estas brita eksa internacie konkuranta sportisto. Li aparte specialiĝis pri moderna pentatlono, kombinaĵo de la kvin sportaj fakoj naĝo, pafado, rajdo, skermo kaj transkuro. Interalie li en la somera Olimpiko 1976 en Montrealo akiris ormedalon en la teama konkurso, kun du kolegaj teamanoj, kaj ricevis la la 10-an rangon individue en tiu olimpika kombinaĵo.