Robert Phillipson | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1942 (82-jaraĝa) en Gourock |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Tove Skutnabb-Kangas ![]() |
Infano | Caspar Phillipson (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | lingvisto ![]() |
Robert PHILLIPSON (naskita la 16-an de marto 1942 en Anglio) estas brita lingvisto loĝanta en Danio. Li estis estro de la departemento pri lingvoj kaj kulturoj en la universitato de Roskilde poste fariĝis esploranta profesoro de la departemento pri la angla lingvo de Kopenhaga Komerca Altlernejo[rompita ligilo] (en Kopenhago).
Li esploras kaj publikigas pri interlingvistikaj kaj anglistikaj temoj: lingvopolitiko kaj precipe lingva imperiismo, pri la rolo de la angla lingvo en la mondo kaj pri lingvoinstruado.
Je la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2010 (la 21an de februaro), la Instituto Linguapax anoncis, ke Phillipson gajnis la Linguapax-Premion kune kun Miquel Siguan i Soler.[1]
Phillipson havas tri gefilojn (Caspar, Thomas, Louise). Li estas edzo de Tove Skutnabb-Kangas.
En sia libro "Ĉu nur-angla Eŭropo?" li dediĉas kvar paĝojn al Esperanto; laŭ li Esperanto proponas funkcikapablan alternativon al la fuŝ-uzata angla.
1996 en Prago, 1999 en Berlino kaj 2007 en Jokohamo li estis partoprenanto kaj preleganto en Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj.
En 2006 la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" publikigis intervjuon kun li pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.
![]() |
Trovu « Robert Phillipson » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |