Robert de Montesquiou | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Joseph Anatole Robert de Montesquiou-Fezensac |
Naskiĝo | 19-an de marto 1855 en former 10th arrondissement of Paris |
Morto | 11-an de decembro 1921 (66-jaraĝa) en Menton |
Tombo | Cimetière des Gonards (en) |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Hôtel de Montesquiou-Fezensac |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Thierry de Montesquiou-Fezensac (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto biografo rajdisto artokritikisto literaturkritikisto verkisto ĵurnalisto artkolektanto |
Robert de Montesquiou [montesKJU] (Marie Joseph Robert Anatole), grafo de Montesquiou-Fézensac (Parizo, Francio, 7a de Marto 1855 - Menton, Francio, 11a de Decembro 1921) estis franca aristokrato kaj poeto apartenanta al la movado simbolismo, kaj mecenato de arto kaj fama dando.
En 1885, Montesquiou konis la argentinanon Gabriel de Yturri (1864-1905), kiu iĝis lia sekretario, amiko kaj ama(n)to, dum du dek jaroj.[1] Kvankam Montesquiou ĉiam vivis sian samseksemon diskrete, evitante skandalon kiel oni povus esperi tiam por viro de sia pozicio, ĉiam estis ĉirkaŭita de cirklo de amikoj same samseksemaj. Post la morto de Gabriel pro diabeto, en 1908 iĝis lia sekretario Henri Pinard, al kiu Montesquiou heredigis la malmultajn havaĵojn kiuj restis el li post lia morto, inter kiuj lia lasta rezidejo, la fama Palais Rose du Vésinet, en Le Vésinet (Yvelines).
Li luktis en duelo kontraŭ Henri de Régnier, kaj estis vundita en mano. Post la morto de lia amato cirkulis jena kruela ŝerco: "Mort Yturri, te salue, tante" ("Mortinta Yturri, mi salutas vin, gejaĉo") kio en franca sonas preskaŭ idente al la frazo atribuita al la romiaj gladiatoroj nome "Morituri te salutant" ("La mortontoj salutas vin").
Ĉiuokaze li ĝuis la apogon de fidelaj amikoj de la intelektula tiama etoso, kiel Marcel Proust, la pianisto Léon Delafosse, lia kuzino, Élisabeth de Riquet de Caraman, grafino de Greffuhle, Herminie de La Brousse de Verteillac, princino de Léon, Judith Gautier, Gustave Moreau, James Abbott McNeill Whistler, Antonio de la Gándara, Sarah Bernhardt, Ida Rubinstein, Giovanni Boldini kaj Georges Hoentschel. Li estis amiko ankaŭ de la itala poeto Gabriele d'Annunzio, kiun li konis dum lia restado en Arcachon.
Lia karismo faris lin inspiro por kelkaj literaturaj roluloj kiel: Des Esseintes en À rebours (1884) de Huysmans, la grafo de Muzaret en Monsieur de Phocas (1901) de Jean Lorrain kaj, ĉefe, la barono de Charlus de Tempo retrovita de Marcel Proust. Li estis ankaŭ portretita de elstaraj pentristoj kiel Giovanni Boldini (bildo en la informkesto), James Abbott McNeill Whistler kaj Antonio de la Gándara.
Robert de Montesquiou ankaŭ dediĉis sin al subteno de artaj avangardoj, ekzemple de figuroj kiel Stéphane Mallarmé kaj Paul Verlaine en poezio, Claude Debussy aŭ Gabriel Fauré en muziko, kaj Paul César Helleu en pentrarto.