Robres | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22252 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 531 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 52′ N, 0° 28′ U (mapo)41.866388888889-0.46083333333334Koordinatoj: 41° 52′ N, 0° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 400 m [+] | ||
Areo | 64,241346 km² ( 642 4.1 346 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Robres [RObres] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Robres estas komprenebla kiel Robles (kverkoj) kaj tiusence aperas kverko en la municipa blazono.
Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Monegros, okcidente de la teritorio de Grañén, norde de tiuj de Almuniente kaj Senés de Alcubierre, kaj oriente de tiu de Leciñena, norde de la Montaro Alcubierre kaj de la depresio de Ebro.
La loĝloko Robres (400 msm) estas je 34 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1211 kiu komunikas kun Alcubierre sude, per la A-1214 kun Grañén nordoriente, kaj krome kun Almuniente kaj Senés de Alcubierre norde.
La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.
La plej fruaj referencoj de Robres estas de 1118,[1]kiam la reĝo Alfonso la 1-a konkeris ankaŭ Almudévar, la kastelon de Salcey (La Paúl), Sariñena kaj Zuera, en la kampanjo kontraŭ Zaragozo. En 1258 Jakobo la 1-a donis al Blasco de Maza la kastelojn kaj urbojn de Grañén kaj Robres, kiuj poste estis donitaj kiel senjorlandoj de baronecoj al Petro la 1-a de Ayerbe, unua barono de Ayerbe kaj Arnueso. La 20an de novembro 1646 la loko estis donita de Filipo la 4-a al Bernardo de Pons y Turell, unua grafo de Robres.
Kadre de la Hispana Milito de Sendependiĝo Francisco Espoz y Mina mortpafigis en Alcubierre pro malfido la gerilanon José Tris "El Malcarau", la 23an de aprilo 1812, evitinte kapton fare de la franca armeo en Robres.[2]
La Enlanda Milito estis ege sangelverŝa en la areo.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Robres: oni malaltiĝis el 683 loĝantoj en 1999 ĝis nunaj 537 loĝantoj (2022). Nune estas ĉirkaŭ 225 loĝataj domoj, dum aliaj 100 estas neloĝataj.
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.