Rodolphe Töpffer

Rodolphe Töpffer
Persona informo
Rodolphe Töpffer
Naskiĝo 31-an de januaro 1799 (1799-01-31)
en Ĝenevo
Morto 8-an de junio 1846 (1846-06-08) (47-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Kings (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando (1815–)
Respubliko de Ĝenevo (1813–1815)
Francio (–1813) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Collège Calvin Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Wolfgang Adam Töpffer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jean-Charles Töpffer (en) Traduki, Adele Töpffer (en) Traduki, François Töpffer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo universitata instruisto (1832–)
instruisto
ilustristo
verkisto
politikisto
pentristo
bildliteraturisto
karikaturisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Porjunula literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1820–1843 vd
Verkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rodolphe TÖPFFER (aŭ Toepffer) estas franclingva sviso, naskiĝis en 1799 en Ĝenevo kaj mortis en 1846 samloke. Li estis desegnisto, instruisto kaj verkisto. Lia famo baziĝas sur lia invento de la bildhistorioj (bildliteraturo).

Vivo kaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Filo de pentristo, ankaŭ li volis iĝi pentristo, sed ne povis kaŭze de okulmalsano.

En 1820 li komencis instrui la latinan kaj la grekan en privata lernejo.

Li edziĝis en 1823. Dank’ al la doto de sia edzino li fondis en 1825 pensionaton por knaboj, en kiu li aplikis la pedagogiajn ideojn de Jean-Jacques Rousseau. Kun la knaboj li faris i.a. vojaĝojn – ofte piede –, kiujn li priskribis en sia verko Voyages en zig-zag (Zigzagaj vojaĝoj).

En 1832 li ricevis la katedron pri Retoriko kaj Literaturo ĉe la Akademio de Ĝenevo.

Dum sia libera tempo li ŝatis desegni karikaturajn bildhistoriojn, kiujn li publikigis post instigo de amikoj. Li karikaturis la kutimojn de la tiel nomata bona socio (Histoire de Monsieur Jabot), la instruajn metodojn (Monsieur Crépin), la sciencistojn (Voyages et aventures du Dr Festus) kaj la politikistojn (Histoire d’Albert, Monsieur Pencil). Per tiuj bildhistorioj Töpffer iĝis la pioniro de la komiksoj. Bildhistoriojn li ne nur verkis, sed pri ili li ankaŭ skribis teoriajn eseojn.

Krome li verkis teatraĵojn, novelojn, romanojn kaj multajn vojaĝrakontojn.

(Tiuj informoj baziĝas sur la artikoloj en la germanlingva kaj iomete en la franclingva Vikipedio.)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]