Rogers Locomotive and Machine Works | ||
---|---|---|
![]() | ||
negoco vd | ||
Dum | 1832 - 1913 | |
Sekvanto | American Locomotive Company | |
Fondintoj | Thomas Rogers vd | |
Lando | Usono | |
Agokampo | lokomotivo | |
Rogers Locomotive and Machine Works aŭ la fabriko de lokomotivoj kaj maŝinoj de Rogers estis manufakturo de fervojaj vaporlokomotivoj, kiu troviĝis en Paterson, en Passaic County, Nov-Ĵerzejo, en Usono.
Ĝi konstruis pli ol ses mil vaporlokomotivojn por fervojoj en la tuta mondo. La plej fama produkto estis la lokomotivo nomata The General (La generalo), konstruita en decembro de la jaro 1855, kiu ĉefrolis dum la Usona Enlanda Milito.
Rogers estis la dua plej konata lokomotivkonstruisto de la 19-a jarcento post Baldwin Locomotive Works inter almenaŭ cent konstruistoj.