Rokytno

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rokytno (apartigilo)
Koordinatoj: 50° 06′ 17″ N 15° 53′ 22″ O / 50.10472 °N, 15.88944 °O / 50.10472; 15.88944 (mapo)
Rokytno
municipo
Lernejo en Rokytno
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rokytno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Rokytno
 - alteco 232 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 17″ N 15° 53′ 22″ O / 50.10472 °N, 15.88944 °O / 50.10472; 15.88944 (mapo)
Areo 10,85 km² (1 085 ha)
Loĝantaro 965 (2024)
Denseco 88,94 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1436
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575577
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rokytno (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.rokytno.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rokytno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Pardubice, 10 km okcidente de la urbo Holice. Vivas ĉi tie 965 loĝantoj (2024). La municipon kreas tri lokaj partoj: Rokytno, Bohumileč kaj Drahoš.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choteč, Újezd u Sezemic, Býšť, Sezemice, Chvojenec, Dolní Ředice kaj Dříteč.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869964
1880963
1890907
1900983
1910992
1921995
JaroLoĝantoj
19301 006
1950799
1961767
1970703
1980656
1991693
JaroLoĝantoj
2001734
2014871
2016862
2017882
2018888
2019895
JaroLoĝantoj
2020897
2021875
2022917
2023962
2024965

Interesaĵo

[redakti | redakti fonton]

En 19-a jarcento, okaze de disveturigado de teramaso "Na kopci" estis trovita akvomalilo, vazo por lavi manojn dum manĝado, devenanta el la 13-a jarcento. La memorindaĵo estas deponita en regiona muzeo en Pardubice.

Proksime ĉe Rokytno estas naturrezervejo Přesypy u Rokytna (Sabloamasoj ĉe Rokytno) surkreskinta per pinarbaro. Areo de la rezervejo estas 7,19 ha, ĝia kresto estas ĉirkaŭ 250 m longa kaj 15 m alta. Proklamita la rezervejo estis en la jaro 1982. El kreskaĵspecioj ligitaj al blovataj sabloj troviĝas ĉi tie Sabla spergulo (Spergula morisonii), Ledfolia peŭcedano (Peucedanum oreoselinum) kaj Kaluna eriko (Calluna vulgaris).

El psamofila entomofaŭno, insektoj vivantaj en sedimentoj, vivas ĉi tie rara Duna mirmelono (Myrmeleon bore), Hibrida cicindelo (Cicindela hybrida), Arbara cicindelo (Cicindela sylvatica) k.a. Aperas ĉi tie tipaj specioj de birdoj - Ringokolombo (Columba palumbus), Verda pego (Picus viridis), Granda buntpego (Dendrocopos major), Eŭropa sito (Sitta europaea), Arbarfringo (Fringilla coelebs) k.a.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]