Rollán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37447 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 341 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 5° 56′ U (mapo)40.961666666667-5.9380555555556Koordinatoj: 40° 58′ N, 5° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 801 m [+] | ||
Areo | 22,98 km² (2 298 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rollán [+] | |||
Rollán [roLJAN] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Rollán estas derivata etimologie el persona nomo, eble de loĝadestro francdevena simila al Roland.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 384 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 28 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Estas restaĵoj de vetonoj kaj de la epoko de la Romia Imperio, sed la nuna setlejo fondiĝis en la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Alcántara. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo, kiam kelkaj lokanoj aliĝis al la hispana gerilo de Julián Sánchez.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.